Karlstein am Main
Karlstein am Main | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Malsupra Frankonio | |||||
Distrikto | Distrikto Aschaffenburg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06188 | |||||
Poŝtkodo | 63791 | |||||
Aŭtomobila kodo | AB | |||||
Oficiala Municipokodo | 09671114 | |||||
Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Winfried Bruder | |||||
Adreso de la administrejo | Am Oberborn 1 63791 Karlstein | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8027 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 3′ N, 9° 1′ O (mapo)50.0488888888899.0183333333333Koordinatoj: 50° 3′ N, 9° 1′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 110 m | |||||
Areo | 12,68 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.karlstein.de/ | |||||
Karlstein am Main - prononco [KA:Lŝtajn am MAJN] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Aschaffenburg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, borde de la rivero Majno. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8 027 loĝantojn sur areo de 12,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 634 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon (en horloĝa direkto) kun la najbaraj komunumoj Johannesberg kaj Kleinostheim en Bavario, Mainhausen kaj la urbo Seligenstadt en Hesio, Kahl am Main kaj la urbo Alzenau denove en Bavario. La komunuma teritorio situas borde de la rivero Majno.
La imperiestro Karolo la Granda ofte estis en la monaĥejo Seligenstadt aliflanke de la rivero Majno, kaj ŝatis pasi la riveron kaj ĉasi en la arbaro de la nuna komunuma teritorio. La limŝtono borde de la rivero, kiu dividis la arbaran teritorion de la komunumo Seligenstadt, oni nomis "karola ŝtono", aŭ germanlingve "Karlstein". Tiel anekdote la arbara teritorio ricevis sian nomon.
Kadre de administra reformo de 1818 en Bavario el pluraj antaŭaj loĝlokoj ekestis la komunumoj Großwelzheim kaj Dettingen am Main, kiuj en 1975 en plia administra reformo estis kunigita al nova komunumo Karlstein. Jam en 1961 en la tiama komunumo Großwelzheim finkonstruiĝis la unua eksperimenta atomenergia aŭ nuklea centralo de Germanio, kiu ĉesis produkti elektron en 1985 kaj ĝis la jaro 2010 estis plene malkonstruata. Poste sur la komunuma teritorio sekvis du pliaj atomenergiaj centraloj, nomataj "Großwelzheim" (produktis elektron en 1970 kaj 1971) respektive "Karlstein" (produktis elektron inter 1961 kaj 1981): memore al la tri energicentraloj la suba parto de la komunuma blazono bildigas simbolon de atomo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|