Karosgovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
limŝtono de la Pagus Carucum, desegno laŭ gipskopio de la „Provinzialmuseum“ (muzeo) en Treviro (1903)

Karosgovio estas la nomo de frumezepoka teritorio (govio) en la sudo de la germana mezmontaro Ejfelo ĉe la supra parto de la riveroj Kyll, Nims kaj Prüm. La govio estas menciita en dokumentoj el la 8a ĝis 10a jarcento kun latinlingvaj nomoj kiel pagus Carouuascus, Car(r)ascus, CaroscusCaroascus.

Oni malkovris limŝtonon kun la enskribaĵo FINIS PAGI CARV|CVM [1] ("limo de la govio de la karosoj"), inter Neidenbach apud Kyllburg ĉe la romia strato, kiu ligis la romiajn urbojn Treviro kaj Kolonjo. La malkovro estis publikigita unuafoje en la jaro 1876 [2]. Tiu enskribaĵo estas la sola atesto de la triba aŭ popola nomo Caruces.[3].

Pri la menciitaj Caruces oni supozas, ke ili estas identaj al la Caerosi en De bello Gallico II,4 de Caesar[4],ties nomoj estis en mezepokaj manuskriptoj de De bello gallico la variantoj Caeroesi, Ceroesi, Caerosi kaj Cerosi[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CIL XIII, 4143
  2. Theodor Bergk: Der Grenzstein des Pagus Carucum, in: Jahrbücher des Vereins von Alterthumsfreunden im Rheinlande 57 (1876), S. 7-41
  3. Günter Neumann: Germani cisrhenani - Die Aussage der Namen, in: Heinrich Beck (Hrsg.), Germanenprobleme in heutiger Sicht, 2. erw. Aufl., Walter de Gruyter, Berlin / New York 1999 (= Reallexikon der germanischen Altertumskunde, Ergänzungsbände, 1), ISBN 3-11-016439-6, S. 107-129, S. 120, supozas, ke la nomo parencas al la kelta vorto por "cervo" , kimra carw, kornika carow, bretona karo.
  4. r Martin Hannes Graf: Alpha Aurigæ – Wort- und sachgeschichtliche Studien zu germ. *habraz und verwandten Problemen, Diss. Universität Zürich, 2006 Online-Version, S. 123
  5. Vgl. Neumann 1999, S. 111

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Isphording: Prüm: Studien zur Geschichte der Abtei von ihrer Gründung bis zum Tod Kaiser Lothars I. (721-855). Gesellschaft für Mittelrheinische Kirchengeschichte, Mainz / Trier 2005 (= Quellen und Abhandlungen zur mittelrheinischen Kirchengeschichte, 116; ISBN 3-929135-50-7), Kap. 1.3: "Die Prümer Kalkmulde in der schriftlichen Überlieferung: Der Carosgau", S. 8ff.
  • Hans Lehner: Die antiken Steindenkmäler des Provinzialmuseums in Bonn. Cohen, Bonn 1908 (= Veröffentlichungen des Provinzialmuseums in Bonn, 9)