Kyll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kyll
la rivero Kyll tuj antaŭ la enfluo en la Mozelon
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio, federacia lando Rejnlando-Palatinato
Longeco 127,6 km
Fluo
Fonto apud Hellenthal
- Alteco super marnivelo 660 m
Enfluejo ĉe Ehrang en la riveron Mozelo
- Alteco 123 m
Altecodiferenco 537 m
Geografio
Trairataj urboj Trier
Alfluantoj
- Dekstraj Welschbilligerbach, Butzerbach, Kutbach, Wallenbach
- Maldekstraj Lohrbach, Linkenbach
vdr

La Kyll (prononco laŭ sistemo IFA Kyl) estas 142 km longa maldekstra alfluanto de la Mozelo, kiu enfluas la Mozelon en la norda kvartalo Ehrang de la urbo Trier en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La fonto de la rivero estas en la Zitterwald (germane por „tremarbaro“) en la komunumo Hellenthal ĉe la limo inter Germanio kaj Belgio. Ĝia akvokolekta areo estas 844,6 km². Kyll estas kaj laŭ la longeco kaj laŭ la akvoenhavo la plej granda flankrivero de la Mozelo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Kyll venas de la kelta vorto por rojo “gilum” kiu fariĝis “kila” en la Mezepoko. La romia historiisto Aŭsonio nomis la riveron „celbis“.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]