Karotmuŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La karotmuŝo (Psila rosae, antaŭe nomata Chamaepsila rosae) estas damaĝinsekto en legomĝardenoj kiu infektas prefere la karoton, sed povas ankaŭ ataki pastinakon, petroselon kaj celerion.

Oni trovas la karotmuŝon en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Nordameriko.

Kultivi karotojn en miksa kultivado najbare kun poreo helpas protekti kontraŭ la karotmuŝo.