Kartvela Demokratia Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokratia Kartvela Respubliko
საქართველოს დემოკრატიული რესპუბლიკა
Sakartvelos demokratiuli respublika
Flago de Kartvelio
Blazonŝildo de Kartelio
Detaloj Detaloj
Nacia himno: დიდება
Dideba
historia lando • suverena ŝtatoneagnoskita ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tbiliso
Oficiala(j) lingvo(j) kartvela lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Kartvela
Plej ofta(j) religio(j) Kartvela eklezio
Areo 107.600 კმ2 km²
Loĝantaro 2 500 000
Loĝantoj Kartveloj
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ekonomio
Valuto kartvela bono
vdr
La 11-a Ruĝa Armeo okupis Tbilison la 25-a de februaro 1921.
mapo de la Kartvela demokratia respubliko . ( 1918 - 1921 ) .

La Kartvela Demokratia Respubliko (kartvele: საქართველოს დემოკრატიული რესპუბლიკა, Sakartvelos Demokratiuli Respublika), estis la unua moderna kartvela ŝtato kiu ekzistis inter 1918 kaj 1921.

La Kartvela Demokratia Respubliko estis fondata post la kolapso de la Rusa Imperio, post la Rusa Revolucio en 1917. La landlimoj laŭ ĝis konstitucio estis Kubana Popola Respubliko kaj la Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko norde, la Otomana Imperio kaj la Armena Demokratia Respubliko sude, kaj la Azerbajĝana Demokratia Respubliko sudoriente. Ĝi havis areon de 107.600 km (kompare, la nuna Kartvelio havas 69.700 km), kaj 2.5 milionojn da loĝantoj.

La ĉefurbo estis Tbiliso, kaj la oficiala ŝtata lingvo estis la kartvela. Ĝi proklamiĝis la 26-a de majo 1918, per la disiĝo de la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kaj ĝi estis regata de la socialdemokrataj menŝevikoj. Pro konfrontadoj al internaj kaj eksteraj problemoj, la juna ŝtato estis nekapabla rezisti la invadon de la Ruĝa Armeo, kiu okazigis la malaperon de la respubliko inter februaro kaj marto 1921. Post tio ĝi estis aneksata al Sovetunio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj