Aconitum napellus
Akonito blua, kaskofloro blua | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aconitum napellus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La blua akonito (Aconitum napellus) aŭ blua kaskofloro estas plantospecio de la genro Akonito (Aconitum) en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Plia esperanto-nomo estas laŭ la scienca nomo napela akonito.
La blua kaskofloro estas tradicia ornama kaj medicina planto. Ĉiuj partoj estas forte venenaj. Jam du gramoj de la radiko estas mortiga.[1]
Historia uzado
[redakti | redakti fonton]Blua akonito estis ofte uzata veneno por murdi aŭ por venenigi sagopintojn.[2]
Utiligado kiel ornamplanto
[redakti | redakti fonton]Venenigaj simptomoj
[redakti | redakti fonton]Uzado kiel medicina planto
[redakti | redakti fonton]La planto donas medicinan efikon en du formoj:
- Tubera Radix Aconiti aŭ Aconiti tuber, aŭ bulbidoj: La bulboj estas malhelgrize brunaj ĝis nigre brunaj, la surfaco estas malfajna kaj ilia grandeco estas 5 ĝis 10 cm longa kaj pli ol 2 cm dika. Ĝia gusto estas dolĉeca, poste gratiga kaj poste vomige akra.
- Herba Aconiti aŭ akonita herbo. La drogo estas nur stokebla dum unu jaro.
La ĉefaj efikantoj estas:
- Alkaloidoj: Akonitino, Pkroakonitino, Mesakonitino, Hipakonitino.
- Alkaminoj: Akonino, Napelino, Neopelino, Neolino.
Pliaj efikantoj estas:
Terapeŭta apliko
[redakti | redakti fonton]Resumo el la monografio de komisio pri Fitoterapio[3]:
Riskoj de Aconitum napellus: pro la malalta terapeŭta indekso, do la malgranda diferenco inter la dezirata terapeŭta kaj la maldezirata veneniga efiko, vivdanĝeraj riskoj ne eviteblas, nome: parestezioj, vomado, vertigo, muskolaj kramfoj, hipotermio, bradikardio, perturbo de la kora ritmo kaj centra spirlamigado. Pro tiaj efikoj hodiaŭ la planto ne plu estas uzata en medicino.[4]
Nur en la homeopatio la planto estas ankoraŭ uzata terapeŭte kontraŭ inflamoj kaj nervaj malsanoj.[5]
En la tradicia ĉina medicino oni faras el diversaj akonito-specioj, precipe el Aconitum carmichaelii, preparaĵojn kontraŭ malvarmumo, reŭmatismo, nervaj doloroj, edemoj kaj disenterio.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Andreas Alberts, Peter Mullen. Psychoaktive Pflanzen, Pilze und Tiere: Bestimmung, Wirkung, Verwendung [1] date=2015-02-05
- ↑ En mezepoko la sorĉistinoj per blua akonito kaj aliaj severe venenaj plantoj produktis halucinogenan ungventon ("sorĉistina ungvento").
- ↑ "Komisiono E" estis la ekspertorondo, kiu raportis al la germana san-ministerio
- ↑ Negativ-Monographie der Kommission E Digitalisat
- ↑ Monografio de Komisiono D de Digitalisat
- ↑ George Arthur Stuart. Chinese Materia Medica. Vegetable Kindom. Shanghai 1911. Digitalisat