Efedrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Efedrino
Plata kemia strukturo de la Efedrino
Tridimensia strukturo de la Efedrino
La ĉina efedro kiu enhavas la alkaloidon Efedrinon.
Kemia formulo
C10H15NO
CAS-numero-kodo 299-42-3
ChemSpider kodo 8935
PubChem-kodo 5032
Merck Index 15,3665
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solido kun malforta odoro
Molmaso 165,23 g·mol−1
Denseco 1,124 g cm−3
Fandpunkto 38 °C
Bolpunkto 225 °C
Ekflama temperaturo 85,5 °C
Acideco (pKa) 13,89
Solvebleco Akvo:8,26 g/ml
Mortiga dozo (LD50) 600 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22
Sekureco S22 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H360, H371, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P309+311, P314, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Efedrino estas kemia medicinaĵo uzata kiel stimulaĵo, kontrolado de sangopremo, spira malsufiĉo, brustodoloroj kaj kapturnoj pro bronka astmo. Ĝi ankaŭ uzatas en naza malkongestado, trodikiĝo, narkolepsio, astmo kaj bronkodilatigo. Ĝi funkcias kiel ŝvito-reduktanto kaj kuntiriganto de sangovazoj en la nazaj vojoj plilarĝigante la pulmajn aerpasejojn, kaj permesante pli bonan spiradon. En medicino, ĝi ofte uzatas por preventado kontraŭ malalta sangopremo dum spinanestezio.

Efedrino estas simpato-mimetika alkaloido kaj la agado estas esence simila al tiu de la adrenalino. Tamen, efedrino diferencas elde la adrenalino ĉefe pro la efikeco post la buŝadministrigo, ĝia pli longa agadoperiodo, pli akra centra agado kaj ĝia multe pli malalta farmakologia potenco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La moderna malkovro de la efedrino povas atribuiĝi al la esploroj de la japana farmakologo Nagai Nagayoshi (1844-1929) kiu unue izolis kaj kristaligis efedrinon en 1885. Nagai Nagayoshi estis la fondinto de la Japana Farmacia Societo kaj publikigis la raporton pri la efedrino en la 17-a de julio 1885.

La originaj observoj de Nagai estis konfirmitaj de Merck-kemiistoj, kiuj kredis ke la efedrino eble havus komercan valoron, sed vendoj neniam bonsukcesis kaj efedrina produktado estis tute forlasita en 1930, kiam Chen kaj Schmidt publikigis raporton rekomendante la uzon de efedrino por astmotraktado.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]