Burgo Achadh na mar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kastelo Achadh na nIúr)
Burgo Achadh na mar

turdomo
Geografiaj informoj
Lando Irlando Irlando
Geografia situo 53° 25′ 4″ N, 9° 16′ 16″ U (mapo)53.41769444-9.27119722Koordinatoj: 53° 25′ 4″ N, 9° 16′ 16″ U (mapo)
Burgo Achadh na mar (Irlando)
Burgo Achadh na mar (Irlando)
DEC
Burgo Achadh na mar
Burgo Achadh na mar
Situo de Burgo Achadh na mar
Map
Retadreso http://www.galway.net/galwayguide/todo/sights/county_galway/aughnanure_castle/
vdr

Burgo Achadh na marburgo Aughanure (irlande Caisleán Achadh na nIúr) situas ĉ. 3 km for de Uachtar Ard (Oughterard) kaj proksime de la golfo Corrib (maro) en la graflando Galivo en la Provinco Connachta en Irlando. La irlandlingva nomo signifas: taksusaro[1].

burgo Aughnanure

La instalaĵo[redakti | redakti fonton]

La burgo estas la plej bone konservita „irlanda turdomo“. Ĝi staras sur plata roko. Sub la roko troviĝas rimarkeblaj kavernoj. La horizontala projekciaĵo de la turdomo estas kvadrata kun etendaĵo je la nordokcidenta angulo, kie la rivero Drimneen estas baraĵo. Du segmentoj de la ekstera muro jam ne plu ekzistas.

La turdomo[redakti | redakti fonton]

En la korto staras proksime al la rivero la sesetaĝa ortangula turdomo. Ĝiaj du flankaj turoj altas ĝis la duono de la alto de la granda turo. La muroj iĝas pli maldikaj supre kaj la brustŝirmilo havas krenelojn. La enirejo de la turo estis defendebla tra tiel nomata „murdista truo“ en plafono. Malantaŭ la pordo troviĝas dekstre ĉambro por la gardistoj kaj maldekstre ŝtona helika ŝtuparo al la supraj etaĝoj. La teretaĝo estis uzata kiel proviantrezervejo. La supraj etaĝoj estis kaj loĝ- kaj dormĉambroj. La etaĝo kun la granda kameno servis kiel loĝĉambro.

La ekstera instalaĵo[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la okcidenta flanko de la muro staras la restaĵoj de la bankeda halo. La halo estis detruita dum la enfalo de la natura volbaĵo super la rivero. Restis nur la muro kun la fenestra vico. La kadroj estas ornamitaj per ornamaĵoj. En la interna korto troviĝas ankoraŭ malgranda rondturo kun zorge konstruita falsa volbaĵo kaj konusforma ŝtontegmento (malfone en la bildo). Ĉe la orienta fino de ekstera muro troviĝas plia flankturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antaŭaĵo de la nuna burgo verŝajne estis konstruita de la normano Walter de Burgo, la unua grafo de Ulster, kiu prenis la regionon ĉirkaŭ Lough Corrib (golfo de Corrib) kiel posedaĵo en la jaro 1256. La forpelo de la loka klano, la O’Flaherty estis nur por mallonga tempo. Fine de la 13a jarcento ili fariĝis la regantoj de okcidenta Connachta por tri jarcentoj.

La legenda piratino „Granuaile“, civile Grace O’Malley, edziniĝis en 1546, en la aĝo de 16 jaroj, al „Donal an Chogaidh“ O’Flaherty. Per tiu geedziĝo ekestis ligo inter la plej potencaj maristaj klanoj de Irlando. Meze de la 16a jarcento la angloj rimarkis „Morogh na-dtuath“ (Morrough de la batalhakiloj) iu el la klano O’Flaherty kiu elrabis la anglajn posedaĵojn en proksimeco al la lago Corrib. En 1564 li venkis en Trabane (blanka strando) super la anglaj trupoj. En la jaro 1569 li ricevis ĝeneralan amnestion kaj Elizabeto la 1-a (1533–1603) faris lin, malgraŭ li estas el la klano O’Flaherty, reganto de okcidenta Connachta. Kompense al tio, li promesis teni „pacon de la reĝino“.

La loĝantoj de Galivo timas la klanon O’Flaherty, tiom, ke ili enĉizis super la okcidenta pordego: „Dio protektu nin antaŭ la sovaĝaj anoj de la klano O’Flaherty!“.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. : logainm.ie[rompita ligilo]