Kastelo Asten
Kastelo Asten | ||
---|---|---|
kastelo [+] | ||
Koordinatoj | 51° 23′ 28″ N, 5° 45′ 9″ O (mapo)51.3911115.7525Koordinatoj: 51° 23′ 28″ N, 5° 45′ 9″ O (mapo) | |
Kastelo Asten | ||
Vikimedia Komunejo: Kasteel Asten [+] | ||
Kastelo Asten estas grandparte ruiniĝinta kastelo situante ĉe Heusden en la municipo Asten, en Nord-Brabanto, Nederlando. Ĝi estas 14-jarcenta kastelo, kiun novigis en 16-a jarcento Bernard van Merode. La lordoj kaj damoj de lordlando Asten loĝis en la kastelo ĝis 1981. Germanaj soldatoj detruis grandajn partojn de kastelo en 1944 per grenado. De tiam nur la antaŭ-kastelo el 17-a jarcento estis loĝebla. Hodiaŭ estas naŭ dometoj en la antaŭ-kastelo.
Fifame la kruela lordo Bernard van Merode torturis kaj mortigis en 1595 ĉirkaŭ 19 homojn kiel sorĉistojn, ĉefe virinojn. Li baldaŭ akiris konflikton kun la loka pastro kaj la episkopo de Den Bosch, kiuj avertis la landajn aŭtoritatojn. Ili haltis la torturojn kaj mortopunojn pro sorĉado en Norda Brabanto. Bernard van Merode uzis konfiskitajn posedaĵojn por renovigi la kastelon.
La kastelo havis duoblan fosaĵon, antaŭ-kastelon, kolomboturon, farmdomojn, ĉevalstalon kaj bakdomon.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
ŝtuparo gvidante al la korta arkaro
-
Domoj en la antaŭ-kastelo
-
Ruino de la kastelo
-
Interno de la ruino