Kastelo Bellevue (Saalburg-Ebersdorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Bellevue, somero 2015

Kastelo aŭ Pavilono Bellevue (germane: Schloß Bellevue) troviĝas inter la kvartaloj Ebersdorf kaj Schönbrunn de Saalburg-Ebersdorf, ĉe la iama Landa ŝoseo L 1095 en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Starigis la kasteleton en 1783 grafo Henriko la 35-a (Reuß) laŭ novklasikisma stilo sur montopinto en formo de templo ĉe la strato disde Schönbrunn al Bad Lobenstein. Tie oni ja havis belvidon ravigan. Kulpis tiu ĉi nova strato ke la malnova komerca lano tra Grüner Esel perdis tute gravecon sian, tiel oni plantis sur ĝi tiliojn. Tiuj arbaroj tipas en niaj tagoj por Schönbrunn. La kasteleto metitis (ne tute) ĉe la landlimo inter du reuß-aj teritorioj por dokumenti labonajn rilatojn de la du landoj. Teme la kastelo memkompreneble ankaŭ kuntekstas kun la najbara Kastelo Ebersdorf.

Temas pri okangula kupolaĵo kun du kvadrataj flankaj aloj. Protiko kvarkolona troviĝas ĉe al fruntfasadoj. Meze de la 19-a jarcento ĝi nomiĝas kuracgasta salonego kaj disponigis sin al la gastoj por diversaj distriĝokazigaĵoj. Post ŝtatigo post la Dua mondmilito posedantas la komunumo. Inter la jaroj 1960-aj kaj 1980-aj ĝi estis deponejo por rekvizitoj de la vilaĝa teatrotrupo. La interno pro sekureckialoj ne alireblas.

Hodiaŭ la kastelo staras kvazaŭ kiel insulo trafika meze de la ŝoseo daŭre permesante belegan vidon malproksimen ĝis Fiĥtela montaro, Schneeberg-monto kaj Ochsenkopf-monto. Ekstere restaŭrite ĝi malfunkcias nun.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.4772919911.6577301