Kastelo Elgersburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Elgersburg
Kastelo Elgersburg sur monbileto

Kastelo Elgersburg (germane: Schloß Elgersburg) estas majesta kastelo en Elgersburg, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

De longe videblas kastelo Elgersburg sur 500 metrojn alta roko meze en la samnoma komunumo. Ĝia endokumente unua mencio estis en 1139, antaŭula konstruaĵo kiu servis al la grafoj de Käfernburg sekurigi la historian komercan vojon tra la Turingia Arbaro. En 1288 aĉetis ĝin la grafoj de Henneberg. Inter 1437-1802 posedis ĝin la dinastio von Witzleben. Ili konstruigis en 1438 la malsupran kastelon kun la portala konstruaĵo, kiu alikonstruitis kaj en 1567 kaj en la 17-a jarcento. Ekde 1520 estiĝis la supra kastelo. En 1802 akiris ĝin la dukaj kortegaj ĉambroj de Gotha kun ĉiuj aneksitaj rajtoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Konsistas la kastela tuto el du angulaj, plurpartaj kaj neregulaj konstruaĵeroj estantaj je 3 respektive 4 etaĝoj kaj el rompŝtono. La fasadojn de la interna korto karakterizas novromanikaj orieloj, fenestroj kaj reliefoj. Arkitektura apartaĵo en burgokonstruado germana estas la duonronda belfrido kun 6 metrojn profunda karcero kaj moveblaj globformaj embrazuroj de 1567.

La nunan aspekton ŝuldas la kastelo al alikonstruo je loĝejkastelo en la periodo inter 1903-06 fare de la grafo von Frege-Welzin. Dum la tempo de GDR ĝi servis kiel feria hejmo de la orientgermana sindikato FDGB. En 1998 ekposedis tiun ĉi belegan kastelon la komunumo Elgersburg mem.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 58-59

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la kastelo sur porturista retpaĝaro Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine