Kastelo Friedewald

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo Friedewald estas kastelo kun renesanca fasado en la komunumo Friedewald (Westerwald) en la distrikto Altenkirchen (Westerwald) en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La komunumo Friedewald estas parto de la komunumaro Daaden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La grafo de Sayn povis akiri la suverenecon en la alta Westereald kaj en la valo de la rivero Daade, la origine mezepoka kastelo dokumentas tion. La loko havas urborajton ekde 1324 pro grafo Gottfried von Sayn. Gravan rolon ludis la kastelo dum la tridekjara milito kiel lasta refuĝejo de la grafejo. En la jaro 1671 Friedewald fariĝis parto de la Sayn-Altenkirchen, kiu havis ĉi-tie ĝis 1791 ĝian ĉefan sidejon. Graf Heinrich von Sayn anstataŭis la mezepokan burgon en 1580 per renesanca kastelo. La ruino aĉetis 1885 Alexander Graf von Hachenburg (el la gento Sayn-Wittgenstein) por kvin prusaj taleroj de la financoficejo. Li rekonstruis la kastelon laŭ originalaj planoj. Laŭ Dehio la kastelo estas „speciale markanta ekzemplo de germanaj nobelaj kasteloj de la Manierismo“.[1]

La kastelo estas de 1949 uzata de la evangelia akademio kaj ekde 2004 ankaŭ de Stiftung Sozialer Protestantismus (Fondaĵo Sociala Protestantismo). Ede 2000 la kastelo estas uzata kiel hotelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hermann Josef Roth: Der Westerwald. DuMont, Köln 1981, ISBN 3-7701-1198-2.