Kastelo Heringen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Heringen

Schloss Heringen Helme 2015.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 26′ 53″ N, 10° 52′ 36″ O (mapo)51.448110.8768Koordinatoj: 51° 26′ 53″ N, 10° 52′ 36″ O (mapo)
Situo de Kastelo Heringen
Information icon.svg
vdr
La kastelo en la jaro 2005-a
La kastelo ĉ. en 1820
Kela volbo de la Nova kastelo (2008)

Kastelo Heringen (germane: Schloß Heringen) estas kastela komplekso en Heringen (Helme), Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Menciitis en 1155 la komunumo Heringen, situanta ĉe la malnova milita ŝoseo inter Merseburg kaj Nordhausen en dokumento de la Abatejo de Fulda. En 1172 oni aŭdis pri kavalira dinastio von Heringen kiu verŝajne starigis la akvokastelon sude de la rivero Helme. Per ĝi oni sekurigis la marŝadon transriveran. La grafoj de Hohnstein aĉetis tiun ĉi burgon ĉ. 1260–1300 de la grafoj de Beichlingen. Grafo Teodoriko la 3-a konstruigis inter 1318 kaj 1327 burgan kaj urban murojn kun defendoturoj kiel ankaŭ loĝejturon kun belfrido, kapelo kaj ekonomia bieno.[1] Urbajn ratjojn ricevis la anoj en 1327 kiam iĝis mencio en la t.n. dokumentaro de Walkenried.

La senjorejo disde Brauhausstraße; mallive turo kun LBS-kojnoflageo de Ludwig Bernhard Schneidewind (1735-1790), unu el la ĉefadmnistrantoj loĝintaj en la senjorejo

En 1406 kaj 1407 sieĝitis malsukcese kaj urbo kaj burgo de regna soldataro. Kiam grafo Teodoriko la 9-a (Hohnstein-Kelbra-Heringen) mortis en 1417 ekposedis parte la grafoj de [[Schwarzburg], parte la grafoj de Stolberg. Ekde 1539 la schwarzburg-oj iĝis unusolaj suverenoj surlokaj post garantidono fare de la stolberg-oj. Post incendio de 1590 la burgo ricevis la ĝis hodiaŭ videblan kastelan karakteron.[2] Ĉ. la jaro 1730 oni plietendigis la kastelon je flanke enkonstruita baroka senjorejo (Herrenhaus), eble sur pli aĝaj murfundamentoj. Per la Viena kongreso la posedaĵaro kaj la kastelo iĝis en 1815 prusiaj.

Kroniko listoforma[redakti | redakti fonton]

Vido disde la kastelo je korto, senjorejo kaj Kyffhäuser-montaro
  • 1322: konstrueko de la kerna burgo fare de la grafoj de Hohnstein
  • 1327: maleko de la konstrulaboroj ĉeburga, ĉeĉirkaŭfortikaĵa, ĉedefendoturara
  • 16-a jc: malavaraj laboraĵoj riparaj kaj alikonstruaj laŭ renesanca stilo
  • 1597-1658: sidejo vidvina por Clara von Schwarzburg
  • 1658: forgesiĝo de la kastelo komenciĝas
  • 1721: lasta kortega vizito fare de duko Frederiko Antono de Schwarzburg
  • 1819: transdoniĝo per aĉeto al instancoj reĝaj prusiaj
  • 1945: ŝtatiĝo tipe komunisma kaj utiligo kiel kolĥozo kaj por la bredado de kokidoj
  • 1960-aj jaroj: planoj de la komunistoj malkonstrui la tuton
  • 1980: deklaro de protektota statuso
  • 1984: unuaj riparoj
  • 1990: savo-laboraĵoj ĉe la kadukega kastelo
  • 2003: komenco de grandstila kiel ekstera tiel malekstera renovigo; ĝis 2014 por tio investitis 10 milionoj da eŭroj
  • 2015: gastigo de la urba biblioteko, muzeo, kolekto de pupoj, historiaj kuracistaj praktikadejoj, specialaj ekspozicioj[3]

Faktoj gajnitaj el intervjuoj (de 1882)[redakti | redakti fonton]

Heringen devenas el la nomo Herina (9-a jarcento). En 1155 faritis ŝanĝo de marĉlando kontraŭ bienoj en Werthern. En 1231 menciitis kiel atestanto Conrad aus Heringen. Heringen posedis unue la grafoj de Beichlingen. Grafo Frederiko la 4-a, fondinto de la linio Beichlingen-Rothenburg kaj burggrafo de Kyffhausen, vendis ĉ. la jaro 1300 la komunumon al grafo Henriko la 3-a de Hohnstein. Post 1330 heredaĵdivido inter Henriko la 4-a kaj ties kuzo Teodoriko la 3-a; ĉi-lasta iĝis prapatro de la linio Hohnstein-Heringen, fortikigis la vilaĝon kaj nomumis ĝin urbo.

Ĉe la suda flanko estas kaduka, duobla muro; la interna ĉirkaŭis la urbon kaj atingis la kastelon. La ekstera havis rondajn, elsaltantajn turojn, diametron de 10 metroj; la intera vandaro havis konkojn internen malfermajn. La unua aranĝo kastela iĝis ĝuste tiam. En la 17-a jarcento kaj urbo kaj burgo rezistis al invadantoj.

Inter 1412 kaj 1417 urbo kaj Administradujo Heringen[4] per vendo venis en la malseparitan posedadon de Schwarzburg kaj Stolberg. En 1432 kaj 1439 la nevoj de Teodoriko la 9-a de Hohnstein-Heringen, Henriko Reuß von Gera kaj Gottschalk von Plesse, malaĉetis siajn posedaĵerojn ankaŭ al Schwarzburg kaj Stolberg, kiuj tiam enfeŭdigitis plenrajte kun urbo kaj Administradujo Heringen. En la 16-a jarcento garantidone transirigis la stolberg-oj siajn aĵojn koncerne Heringen-on al Schwarzburg. La garantion pagis Prusio en 1819 kaj redonis tion kontraŭ havigo de la garantidonaj libroj ree al Stolberg-Stolberg.

Ekzistas Malnova kaj Nova kastelo. Koncerne la fundamentojn ambaŭ egalaĝas. Post fajrego de 1729 la Nova kastelo estas unu etaĝon pli malalta havante renesancan fasadon. Inter 1578 kaj 1658 enloĝis ĝin la vidvino Clara von Schwarzburg, fraŭline dukino de Braunschweig-Lüneburg.

La teretaĝo plejparte volbatas kruce; helika ŝtuparo tuŝas ĉiujn etaĝojn. Subplankaj planko kaj trabaj plafonoj iam troviĝis ĉie ajn. La unua kaj la tria etaĝoj havas po unu grandan salonon kun malblanke farbitaj plafontraboj kaj apogiloj. Laŭ la gusto de la frua 17-a jarcento (kp. desegnaĵoj de 1612 ĉe la nurenberga domo de la Germana Kavalira Ordeno) la subplankaj platoj plafonaj estas borderitaj de nigraj linioj.

En la dua etaĝo troviĝas la iama festosalono (Hobedörnze) kun farbitaj traboj, drapiritaj apogiloj en formo de dorika ordo kolona laŭ la reguloj de Giacomo Barozzi da Vignola, sur altaj postamentoj. Eostvande rimarkeblas la pilastraj komenciĝoj de ampleksa ĉambro; survande estas ankaŭ la suproj de ruĝaj pentraĵoj.[5]

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Salono kun malnova trabaro, post fina restaŭrado/2015

Ja eblas viziti la kastelon. Ene okazadas ekspozicioj kaj la muzeo paŝon post paŝo grandiĝas kaj kompletiĝis per dokumentoj, bildoj, mebloj ks. Laste renovitis la interno de la supraj etaĝoj. Multaj originalaj bildoj de iamaj enloĝintoj kaj altvaloraj dokumentoj jam surlokas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Hiller: Geschichte der Stadt Heringen an der Helme. Reprint der Ausgabe von 1927. Regionale-Verlag, Auleben bei Nordhausen 2005, ISBN 3-934780-13-X.
  • Erika Heußinger: Aus unveröffentlichten Schriften meiner Vorfahren zur Familiengeschichte. Komence de la 20-a jarcento, el la arĥivo de Gerhard Hund.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans und Doris Maresch: Thüringens Schlösser und Burgen, Husum-Verlag 2008, ISBN 978-3-89876-351-6, p. 118
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze Jenzig-Verlag, 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 136
  3. Listo laŭ Evi Baumeister: Aus dem Dornröschenschlaf geweckt. Thüringische Landeszeitung, 21.2.2015
  4. La administradujo konsistis el la vilaĝoj Görsbach, Auleben, Hamma, Uthleben, Hayn, Steinbrücken, Sundhausen, Bielen, Leimbach kaj Windehausen.
  5. El la skribitajoj de la bopatrino de GErhard Hund, Erika Heußinger, kiu estis intervjuinta kastelenloĝintojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Heringen en la germana Vikipedio.