Kastelo L'Étang (Marnes-la-Coquette)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo L'Étang

kastelo
Alternativa nomo château de l'Étang
Geografiaj informoj
Lando Francio Francio
Geografia situo 48° 49′ 49″ N, 2° 10′ 38″ O (mapo)48.83027777782.17722222222Koordinatoj: 48° 49′ 49″ N, 2° 10′ 38″ O (mapo)
Kastelo L'Étang (Hauts-de-Seine)
Kastelo L'Étang (Hauts-de-Seine)
DEC
Kastelo L'Étang
Kastelo L'Étang
Situo de Kastelo L'Étang
Map
Loko Marnes-la-Coquette
Konstruita 1701
Neniigita 1710
vdr

La kastelo L'Étang (france château de l'Étang aŭ "kastelo de la lageto") estis franca ne plu ekzistanta kastelo konstruita fine de la 17-a jarcento fare de Jules Hardouin Mansart kaj antaŭe lokita sur la teritorio de la nuntempa komunumo Marnes-la-Coquette (Hauts-de-Seine).

Verko de Mansart, la fasado ĉe la flanko de la enirejo de la kastelo estis majesta, danke al ĝiaj kurboj, eĉ pli ampleksaj ol tiuj de la kasteloj BernyBercy. Koncerne la fasadon ĉe la flanko de la ĝardeno, ĝi estis preskaŭ rekta.

La subita kortega malfavoro de Michel Chamillart, en 1709, kondamnis la ĵus konstruitan kastelon. Chamillart aĉetis en Majno en oktobro 1709 kastelon kaj teron en Courcelles, kie li retiriĝis. Li malsukcese provis vendi la kastelon L'Étang, sed devis fine detrui ĝin en aprilo 1710 kaj vendi la materialojn al entreprenisto.

La konstruaĵo do estas unu el la plej nedaŭra kasteloj en la historio de Francio.