Michel Chamillart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Chamillart
Persona informo
Michel Chamillart
Naskiĝo 2-an de januaro 1652 (1652-01-02)
en Parizo
Morto 14-an de aprilo 1721 (1721-04-14) (69-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Subskribo Michel Chamillart
Familio
Dinastio Maison de Chamillart vd
Patro Guy Chamillart vd
Patrino Catherine Compaing vd
Infanoj Michel Chamillart, 2.Marquis de Cany • Geneviève Thérèse Chamillart vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel CHAMILLART, naskiĝinta la 2-an de januaro 1652 en Parizo kaj mortinta la 14-an de aprilo 1721, estis franca ŝtatoficisto, politikisto kaj ministro. Samtempe ministro pri financoj kaj pri milito, li interalie devis alfronti la financan krizon de 1709 kaj la militon de hispana sukcedo.

Li estis membro de eminenta jurista familio el Sens. Lia patro Guy Chamillart estis prokuroro, poste reĝa intendanto.

Li klopodis plibonigi la reĝajn financojn, kreante pliajn oficojn kaj nobeligojn kaj plibonigante la rendimenton de la impostoj. Koncerne militajn aferojn, li provis restarigi la francajn armeojn post la malvenkoj de Hochstedt (1704) kaj Ramillies (1706).