Guy Chamillart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy Chamillart
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1624 (1624-08-22)
Morto 19-an de septembro 1675 (1675-09-19) (51-jaraĝa)
Familio
Patro Prof. Pierre Chamillart
Patrino Perrette Poupardin
Infanoj Michel Chamillart • Jean-François de Chamillart • Étienne Chamillart
Okupo
Okupo juristoakuzisto
vdr

Guy Chamillart, naskiĝinta la 22-an de aŭgusto 1624 kaj mortinta la 19-an de septembro 1675 en Isigny-sur-Mer estis franca reĝa ŝtatoficisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Advokato ĉe la Parlamento, li aĉetis en decembro 1646 oficon de ĝenerala advokato de la reĝo ĉe la Granda konsilio. Ŝtatkonsilisto la 8-an de majo 1647, li sekve aĉetis el Louis Boucherat ceteran oficon de maître des requêtes.

En novembro 1661, li estis unu el la kvar membroj de la komisiono ŝarĝita de Jean-Baptiste Colbert pri la granda reformo de la reĝaj arbaroj (1661-1680).

Guy Chamillart anstataŭis Denis Talon kiel prokuroro okaze de la proceso de Nicolas Fouquet en decembro 1663. Li estis poste nomumita kiel intendanto de polico, justico kaj financoj de la ĝenerala provinco de Caen en decembro 1665, poste intendanto de la armeoj por la provinco Bretonio en 1675.

Li edziĝis la 6-an de februaro 1648 kun Catherine Compaing (mortinta la 17-an de novembro 1696), filino de Louis Compaing, eskviro, sinjoro de Lestang, kaj de Catherine Gourreau de la Proustière

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anette Smedley-Weill, Les Intendants de Louis XIV, Paris, Fayard, 1995, 369 p. (ISBN 2-213-59490-2), p. 42
  • Emmanuel Pénicaut, Faveur et pouvoir au tournant du Grand Siècle, Michel de Chamillart, ministre et secrétaire d'Etat de la Guerre de Louis XIV, Ecole des chartes, 2004, p. 33-54.