Kastelo Labach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Labach
kastelo
kastelo [+]
Koordinatoj47° 16′ 36″ N, 12° 30′ 54″ O (mapo)47.276796312.5149541Koordinatoj: 47° 16′ 36″ N, 12° 30′ 54″ O (mapo)

Kastelo Labach (Aŭstrio)
Kastelo Labach (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Labach
Kastelo Labach

Map
Kastelo Labach
Vikimedia Komunejo:  Schloss Labach [+]
vdr
Kastelo Labach

Kastelo Labach (germane: Schloß Labach; ankaŭ Lambach, LabmpachLabenbach) troviĝas en la kvartalo Wilhelmsdorf de Stuhlfelden en Aŭstrujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1352 menciitis Lopach-bieno okaze de vendo fare de arkiepiskopo Ortolf von Weißeneck al sia frato Heinrich. Ĉefepiskopo Pilgrimo la 2-a donacis en 1393 la Andreo-bienon kiel prebendaĵojn por la Ubaldo-altaro je la Katedralo de Salcburgo. Aliaj posedantoj estis Nikolaus Köll (1410), Zacherl (1465), Peter Chlamer (ĉ. 1490), Erasmus von Moslehen (ĉ. 1510), Wolfgang Gauter (ĉ. 1520), Andreas Entgasser (1523; kromnomite Lappacher).

Entgasser vendis la tuton al Melchior Welser, financĉambristo en Stuhlfelden, kaj al ties edzino Emerenz Oberndorfferin. Enskribaĵo pri marmora tabuo kun aliancblazono raportas pri alikonstruo de la domo fare de la du laste menciitaj posedantoj.[1] Posedantece sekvis Abraham Welser kaj ties filo Adam Welser zu Labenbach kaj Wagrain. Malriĉiĝinte la Welser-familio vendis la bienon en 1680 al Martin Doldy von Purk (apud Mittersill). Ties ankoraŭ neplenaĝaj infanoj vendis en 1681 la tuton al Bartelme Perger kaj ties edzino. En 1685 akiris ĝin Ruep Prießler vom Lechen (je Mittersill). En 1695 sekvis Maria Ann (fraŭline von Prochenperg) kaj ŝia edzo Martin Löcker von Kronenkreuz. Tiam ekzistis ĉirkaŭ la kastelon muro. En 1707 transprenis la filo Martin Löcker la kastelon mortonte seninfana. Lia vidvino vendis la kastelon en 1751 al Josef Jell († 1755). Ĝin heredis liaj gepatroj, Josef Jell (princa ĉefforstisto) kaj Maria Marschallerin. De ili akiris ĝin en 1765 la kamparano Bartelme Pfeffer.

De tiam restis Labach en farmistaj manoj. Sekvis posedantece Maria Scharler (1771) kaj ŝia filino Gertraud Scharler. Aĉetis ĝin en 1790 Johannes Hölzl kaj lia edzino. En 1851 ekposedantis la nevino Eva Hölzl kiu samjare edziniĝis al Matthias Lemberger. Hodiaŭ posedantas Ferdinand Steinberger.

La kastelo nuntempe[redakti | redakti fonton]

Malnova domo

La malfrugotika, nobela bieno memoras onin je fortimpresa kamparanejo. Endome konserviĝis ankoraŭ malnovaj volbo. La kapelo kaj la pargetitaj ĉambroj kun siaj mebloj kaj belaj plafonoj ja spektindas. La kapelo ricevis en 1699 barokan altaron kun blazono de la senjoroj de Prochenperg kaj de Kronenkreuz. La skulptita vanddekoracio estas mezepoka. La paroĥestro rimarkis jam en 1648 ke ĝi eĉ belece superas la kapelon de ĉe Kastelo Mittersill.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dies Haus haben Melchior Welser, Khellner zu Stuelfelden und Emerenz Oberndorfferin sein Hausfrau mit Gotts Segen ihren Erben und Nachkommen erbaut 1591