Kastelo Laufen (Bavarujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Laufen kun turo Salzburger Turm
portalo marmora

La iama salcburgia Kastelo Laufen (germane Schloß Laufen) troviĝas en Laufen ĉe Salzach en Germanujo (Schloßplatz 1). La tuta komplekso estas monumentprotektota (akto nr. D-1-72-122-81; kiel grunda monumento D-1-8043-0009). Terene oni trovis spurojn de antaŭulaj konstruaĵoj kaj de la pereinta Petro-kirko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la regado de episkopo Virgilio de Salcburgo menciiĝis setlejo castellum ad Loffi kaj estas supozende ke tiam oni estis konstruanta burgon sur romiaj ruinoj. En la 29.3.1166 imperiestro Frederiko la 1-a okazigis kortegan kaj juĝadan dieteton ĉi-burge. Dum la 13-a jarcento estas nova menciiĝo. Malfrugotikaj ŝanĝoj kaj pligrandigoj venis inter 1424 kaj 1426. Sur mezepokaj restaĵoj novan kastelon starigis lia princa kaj ĉefepiskopa moŝto Wolf Dietrich von Raitenau fare de Johann Baptist Ninnguarda. Li agadis laboreje inter 1591 kaj 1606 kion kontinuigis la ĉefkonstruisto Egon Riedl ĝis 1612. Inter 1697 kaj 1702 realiĝis nova grandparta alikonstruo kiam oni neniigis la turon Großer Turm; ĝi okazis dum la regado de Johann Ernst von Thun und Hohenstein.

Dum mezepoko la burgo estis sidejo de la urba juĝisto kaj poste de la salcburga guberniestro. Dum la 18-a jarcento la kastelo iĝis somera plezur- kaj ĉaskastelo. Post la sekularigo kaj la malfeliĉa batalo de Hohenlinden sekvis maltrankvileco politika kiu ĉesis ne antaŭ 1816 kiam ekrolis la rivero Salzach kiel landlimo inter Bavarujo kaj la Aŭstra imperio. Aŭtomate Laufen estis dividita kaj iĝis randa urbo; la salcburgia parto nomiĝas Oberndorf.

En 1862 la rolo de la kastelo iĝis prizona kun kapacito gastigi kvar cent krimuloj. Ilin gvardis ĉ. sepdek policistoj: ekonomie tio iĝis grava afero por lukremaj urbanoj. La malliberejo ekzistis ĝis aprilo 1932.

En 1933 malfermiĝis surloke sportlernejo de SA kaj en 1934 Regna Laborservo ekgastis. Kazerna utiligo estis inter 1935 kaj 1938. Post eksplodo de la Dua mondmilito oni establis ĉi tie internigejon por militkaptitoj (Oflag VII-C) kaj la unuaj ĉi tie restantaj estis oficiroj en Polujo antaŭ alveno de angloj post ilia malvenko en majo 1940 en Dunkerque. En 1942 ĉeestis deportitaj personoj de la Manikinsuloj (Ilag VII). Liberiĝo estis en la 4.5.1945 fare de la Usona Armeo. Mallonge malsoldatigis oni ĉi tie anojn de Wehrmacht antaŭ alveno de forpelitoj el Hungarujo. Inter 1946 kaj 1966 la tuto estis oldulejo de Caritas (poste la maljunuloj trovis novan hejmon en Glonn kaj intertempe estontaj dommastrinoj ĝuis edukadon en porknabina lernejo.

Pro financaj kialoj la urbo rifuzis transprenon kaj renovigon kaj la kastelsorto ne klaris ĝis 1970 kiam ekis alikonstruo je loĝeja kaj komerca domo fare de la arĥitekto Gottfried Lobmayr. Posedantas ekde 1992 kooperativo.

Nuna aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri impona komplekso kun kvar etaĝoj kaj kvar flankoj kun interna korto. La alkonstruitaĵoj havas tri etaĝojn kaj malantaŭan ŝtuparoturon. Kovras ĝin groptegmento. En niaj tagoj ene estas loĝejoj, du gastejoj kaj diversaj burooj/atelieroj. Eoste estas flanka ejo, ankaŭ kun groptegmento kaj kvar etaĝoj. La alta apogmuro konstruiĝis en 1800 kiam regis Salcburge Hieronymus von Colloredo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Schmidbauer: Die wechselnden Funktionen des Schlosses. Ĉe: Heinz Dopsch, Hans Roth (eld.): Laufen und Oberndorf. 1250 Jahre Geschichte, Wirtschaft und Kultus an beiden Ufern der Salzach, p. 198–201. Laufen 1998, ISBN 3-00-003359-9.
  • Werner Meyer: Burgen in Oberbayern – Ein Handbuch. Verlag Weidlich, Würzburg 1986, ISBN 3-8035-1279-4, p. 49.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Laufen (Bayern) en la germana Vikipedio.
47.938546812.9365753407