Kastelo Lichtenau (Stuhlfelden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Lichtenau
kastelo
kastelo [+]
Koordinatoj47° 17′ 18″ N, 12° 31′ 47″ O (mapo)47.2884166712.52968889Koordinatoj: 47° 17′ 18″ N, 12° 31′ 47″ O (mapo)

Kastelo Lichtenau (Aŭstrio)
Kastelo Lichtenau (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Lichtenau
Kastelo Lichtenau

Map
Kastelo Lichtenau
Vikimedia Komunejo:  Schloss Lichtenau (Stuhlfelden) [+]
vdr
Kastelo Lichtenau, elaere
Kastelo Lichtenau
Uzo lerneja ekde la 1930-aj jaroj

Kastelo Lichtenau (germane: Schloß Lichtenau) troviĝas en Stuhlfelden en Aŭstrujo. Ĝi situas en la kerno urba (domo nr. 23) superante per kvar etaĝoj klare ĉiujn aliajn konstruaĵojn en la medio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruigis la kastelon inter 1503 kaj 1506 la kompaniano mineja Wilhelm Rosenberger von Rosenegg. Malantaŭe estis muntitaj ankoraŭ marmoraj blazonoj de la senjoroj de Törring kaj Labach supre de la enireja portalo kiuj hodiaŭ malalperis[1]; tiel publika pruvilo priposedada ne plu estas.

La nuna formo de tipe salcburgia bieno ŝuldiĝas al la komisioj faritaj fare de Christoph Khuen von Belasy el la jaro 1624. Ĝis 1663 la posedantoj restis la senjoroj Khuen von Belasy, antaŭ akiro fare de Georg Thomas Perger von Emslieb. Li estis vokto de Mittersill kaj prevosto impost-enkasiganta kaj juĝanta de la Administradujo Stuhlfelden. En 1676 venis ĝi en la manojn de grafo Johann Josef zu Kuenburg - por esti ankoraŭ samjare vendita al la salcburga ĉefepiskopo Max Gandolf von Kuenburg. Lia princa kaj arkiepiskopa moŝto konstruigis surloke loĝejojn kaj aliajn ĉambrojn por la ĉefforstisto de Pinzgau por doni utilan funkcion al la kastelo . Ĝis 1811 la tuto restis kiel administradejo kaj loĝejo en princ-arkiepiskopaj manoj; ekde 1808 ene estis ankaŭ ĉevalbredejo. Inter 1811 kaj 1816 servis la ejaro al la Reĝa bavara ministerio pri financoj. Fine ekloĝis surloke anoj de la Aŭstra ŝtata forstadministracio. Tiam la restoj de la iam altkvalita meblaro perdiĝis.

Aĉetis la kastelon en 1902 grafo Alfred Plappart von Leenheer. Post pluraj ŝanĝoj posedaj ĝin havigis al si 1930 la Kongregacio de la fratoj de kristanaj lernejoj el Vieno instalonte mezlernejon malgimnazion kaj internulejon. Ili estis akirintaj la kasteloj de la heredantoj de Olga von Zerboni di Sposetti, kiu ekposedantis en 1913. Ĉe necesaj restaŭradoj forigitis la kaduka malantaŭa turo. Inter 1950 kaj 1954 ĝi estis sidejo de la spicfabrikanto Wiberger. En 1959 la Evangeliaj eklezio ekposedis uzante la kastelon hejme kaj plurklerigeje. En 1978 fine akiris ĝin la magistrato de Stuhlfelden, restaŭris kaj revivigis ĝin. Nuntempe ene estas centro pri speciala pedagogio kaj okazigejoj. Oftas surloke ankaŭ kulturaj aranĝoj.

Arĥitektura aspekto nuntempa[redakti | redakti fonton]

Kastelo Lichtenau estas konstruaĵo kuba kun granda groptegmento. Ĉe la anguloj aldonitis etaj turoj kaj antaŭe kaj malantaŭe estis krome mezaj turoj. La maltanaŭa pro statikaj problemoj malaperiĝendis. Ĉirkaŭas la kastelon eta ĝardeno. En ĉiuj etaĝoj estas meza longa koridoro kaj ĉe pordokadro en la teretaĝo legeblas la dato 1560. En la dua supera etaĝo konserviĝis ligna pordo kun fergarnaĵo el ĉ. 1625. Ankaŭ du pezaj plafonoj postvivis ĉiujn restaŭradojn. Tri plafonoj, kvar pordegoj kaj unu forno transportitis je la fino de la 19-a jarcento Salcburgon al muzeo - kie ili detruitis dum la Dua mondmilito.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]