Kastelo Loevestein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Loevestein

Kastelo Loevestein en 2009

Kastelo Loevestein en 2009
burgokastelo
Geografiaj informoj
Lando Nederlando Nederlando
Geografia situo 51° 48′ 59″ N, 5° 1′ 17″ O (mapo)51.8163888888895.0213888888889Koordinatoj: 51° 48′ 59″ N, 5° 1′ 17″ O (mapo)
Kastelo Loevestein (Nederlando)
Kastelo Loevestein (Nederlando)
DEC
Kastelo Loevestein
Kastelo Loevestein
Situo de Kastelo Loevestein
Map
Konstruita ĉirkaŭ la jaro 1357
Retadreso oficiala retejo (pliaj informejoj sube de la teksto)
vdr

Loevestein [Luvestejn] estas kastelo kaj fortikaĵo, kiu situas en la komunumo Zaltbommel, iom nordokcidente de la vilaĝo Poederoijen ĉe la fino de la digo Schouwendijk en la interdigaj herbejoj de la rivero Vakalo kaj la digobarita Mozo.

La kastelo konsistas el salonkonstruaĵo, du angulturoj kaj pordegoturo kaj estas ĉirkaŭita de kastelfosaĵo. La fortikaĵo estas ĉirkaŭita de du fosaĵoj kaj havas kvin bastionojn. Interne de la fortikaĵo situas diversaj konstruaĵoj.

Post la konstruo de modernaj defendiloj la kastelo estis uzata kiel ŝtata prizono. En 1619 Hugo de Groot, la plej konata prizonulo, estis kune kun Rombout Hogerbeets portita al Loevestein. Dum la jarfoiro en Gorinchem, je la 22-a de marto 1621 li eskapis en librokesto kaj fuĝis al Antverpeno.

Panoramo
Aerfoto
Situo de Loevestein (1645) apud la urboj Gorinchem kaj Woudrichem (ĉi tie literumita kiel Gorkum kaj Workum). La punktolinio dekstre de Loevestein tiam estis la limo kun Gelderland.
Hugo de Groot – portreto de Michiel Jansz van Mierevelt, 1631
Hugo de Groot eskapis, post dujara kaptiteco, en 1621 el kastelo Loevestein en librokesto.
Akvaforto de kastelo Loevestein el la jar0 1619 de Claes Jansz. Visscher.
La angla admiralo George Ayscue estis en 1666 post la Kvartaga marbatalo tenita en prizono de Loevestein.
La postaĵo de la kastelo kun kontraŭ la salonkonstruaĵo la ŝtuparturo.
La korto de la kastelo.
Loevestein en 1911 antaŭ la renovigo.