Saltu al enhavo

Kastelo Rundāle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Rundāle
burgo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo • Baroko vd
Arkitekto Francesco Bartolomeo Rastrelli vd
Estiĝo 1736
Lando Latvio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Pilsrundāle
Situo
Geografia situo 56° 24′ 48″ N, 24° 1′ 29″ O (mapo)56.41330124.024835Koordinatoj: 56° 24′ 48″ N, 24° 1′ 29″ O (mapo) [+]
Kastelo Rundāle (Latvio)
Kastelo Rundāle (Latvio)
DEC
Situo de Kastelo Rundāle
Map
Kastelo Rundāle
Posedata de Ernst Johann von Biron vd
Retejo https://rundale.net/
vdr
la parka fasado de la kastelo en vintro
la kastela parko
interna korto kaj ĉefa enirejo
interna korto

Kastelo Rundāle (latve Rundāles pils, germane Schloss Ruhenthal) estas baroka kastelo en la regiono Zemgalio de Latvio, distrikto Bauska, proksime de la urbo Bauska. En la duklando Kuronio, ĝi estis sumero-kastelo por la dukoj.

Ekde la jaro 1920 la kastelo estas ŝtata posedaĵo. La konstruaĵo ofte nomatas ”Versajla kastelo de Baltio”.

Arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

La kastelo apartenas al la plej signifaj konstrumonumentoj de la stiloj baroko kaj rokoko en Latvio. Ĝi planiĝis laŭ modelo de la Versajla kastelo en Francio. La kastelo de tri aloj kaj du etaĝoj en areo de 7000 kvadrataj metroj havas 128 ĉambrojn kaj salonojn. La kastela parko same planiĝis laŭ franca stilo.

La konstruon de la kastelo instigis la rusia carino Anna Ivanovna – ĝi estu somera rezidejo de la germanlingva duko Ernst Johann Biron respektive von Bühren de Kuronio. La planojn faris la carina arkitekto Bartolomeo Francesco Rastrelli. La konstrulaboroj daŭris de 1735 ĝis 1740.

Nuntempe la konstruaĵo estas muzeo.