Kastelo Thalstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Thalstein

kastelo • arkitektura strukturo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 56′ 37″ N, 11° 37′ 4″ O (mapo)50.9436016111.61770057Koordinatoj: 50° 56′ 37″ N, 11° 37′ 4″ O (mapo)
Kastelo Thalstein (Turingio)
Kastelo Thalstein (Turingio)
DEC
Kastelo Thalstein
Kastelo Thalstein
Situo de Kastelo Thalstein
Kastelo Thalstein (Germanio)
Kastelo Thalstein (Germanio)
DEC
Kastelo Thalstein
Kastelo Thalstein
Situo de Kastelo Thalstein
Map
vdr
Tümpling-ekslibriso, Thalstein 1895

Kastelo Thalstein (germane Schloß Thalstein) estas kastelo sur Jenzig-monto en Jena, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La impostlibro de Jena el la jaro 1406 nomas sur paĝo 163 certan Albrecht Tümpling posedanto de bienoj sur Jenzig-monto, konkrete malsupre kaj ĉe la Talenstein-roko. Sur planoj de 1846 tamen ne vidis konstruaĵoj sur la loko de Thalstein-bieno. La dokumentita unua posedanto stis la administristo Eduard Steinert, kiu ekde 1841 ludonis la pomarbĝardenan utiligon de siaj areetoj kaj okazigis en 1853 lignovendadon per aŭkcio en 1853 en Thalstein. Ĝis la mezo de la 1853-a jaro oni povas sekvi liajn anoncojn engazetajn pri la vendo de agrikulturaĵoj kaj de vitejo. La bienon tutan li tamen denove volis vendi en la jaro 1858. Poste estis surloke manufakturo por lignoskribiloj por kiu troveblas dungoanoncoj engazetaj. La sekvinta proprietulo estis la farmisto Gerstung, kiu restis surloke almenaŭ ĝis 1864. Ĝis 1868 oni ĉiam parolis nur pri bieno, ankoraŭ ne pri kastelo. Sekve akiris ĝin la senjoroj de Tümpling; jam en 1891 ili ricevis de la komunumo Wenigenjena la deklivaĵon jenzig-ajn sudeoste de la bieno kaj krome parton de la altebenaĵo por la sumo de 1.400 markoj kaj metigis limŝtonojn ĉirkaŭe. Malantaŭ la monta gastejo "Jenzighaus" ankoraŭ nuntempe troviĝas limŝtono kun la jardato 1891. En 1960 la familio vendis la tuton al la popolproprietra entrepreno VEB Fernmeldewerk Arnstadt por ferihejma utiligo.[1]

Post la Turniĝo la konstruaĵo malfunkciadis.[2] Post vendo fare de la ŝtato,[3] la monumentprotektita kastelo pli kaj pli kadukiĝas. Pro tio la posedanto, librotenisto el Jena, honoritis per la negavita premio "Schwarzes Schaf der Denkmalpflege".[4][5]

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas idiliece inter la setlejoj de Wenigenjena kaj Kunitz, inter Jenzig-monto kaj Saale-rivero kaj nur kelkcentaj mentroj norde de la Erlkönig-statuo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W. von Tümpling: Thalstein – ein Stück Nachkriegsgeschichte einer Thüringer Familie. In: J. Sobotka (Hrsg.): Burgen, Schlösser, Gutshäuser in Thüringen. Veröff. Dtsch. Burgenvereinig. e.V., Reihe C. K. Theiss Verlag, Stuttgart 1995, ISBN 3-8062-1123-X, p. 162–167.
50.943601611.6177006