Kastelo Thangelstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Thangelstedt

arkitektura strukturo • manor house
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 50′ 39″ N, 11° 16′ 44″ O (mapo)50.84420311.278995Koordinatoj: 50° 50′ 39″ N, 11° 16′ 44″ O (mapo)
Kastelo Thangelstedt (Turingio)
Kastelo Thangelstedt (Turingio)
DEC
Kastelo Thangelstedt
Kastelo Thangelstedt
Situo de Kastelo Thangelstedt
Map
vdr
situo

Kastelo Thangelstedt (germane: Schloß Thangelstedt) estas iama biena komplekso en Thangelstedt, kvartalo de Blankenhain, Germanujo. Temas pri monumentprotektotaĵo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Estas ĝi granda bienodomo kun rektangula horizontala projekciaĵo situante ĉe kruta terenero. Ĝi havas teretaĝon, kiu devale aspektas kiel kompleta etaĝo, kaj du suprajn etaĝojn. La eksteraj vandoj konsistas el ŝmirita rompbrikaro kun solidaj angulaj kvadroj. La fenestroj de la du loĝadetaĝoj formas ĉe la longa flanko sep aksojn. Ĉe la transversa flanko ekzistas tri fenestraj aksoj kun profilitaj grejsaĵoj. La groptegmento estas el ardezo. Interne konserviĝis multparte historia stato kun mezepokaj keloj kaj loĝĉambroj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fontoj raportas pri ĉasista bieno jam en la 10-a jarcento samgrunde. En la 15-a jarcento starigis la grafoj de Gleichen-Blankenhain antaŭulan konstruaĵon kion atestas la keloj kun volboj barela kaj kruca. En 1488 aĉetis la tuton, kiu intertempe iĝis kavalirbieno, la familio Bünau.

En 1681 Christoph Friedrich von Thangel, duka konsilisto kaj ĉefĉasisto de Saksio-Vajmaro-Eisenach, akiris la komplekson kontraŭ la sumo de kvin mil guldenoj. Tuj ordonis li restaŭron kaj alikonstruon. De tiam datumas la simetriaj fasadoj kun la belprofila fenestraro. Interne en 1681/82 sur areo de ne tute 120 m² oni enmetis belajn plankojn (argilbriko, gipso, inkrustaĵoj) kun nesamaj ornamaĵoj. Similaj plankoj ekzistas ĉe interŝtuparo en la akvokastelo Kochberg kaj du fojoj en Kastelo Friedrichswerth.

En 1758 iĝis negrava ŝanĝo de la interna strukturo per substreko de vidaj aksoj danke al pordoj kun du aloj kaj al plusa interna vando. Krome oni metis tiam lukarnojn sur la dekliva groptegmento.

Kiam formortis la vira branĉo de la Thangel-oj en 1776 ade premis monŝuldoj. Karlo Aŭgusto, kiu ĵus ekregantis, konfiskis la feŭdaĵon. Poste ĝi iĝis parto de la duka grundaro, do privata posedaĵo de lia duka moŝto. Karlo Aŭgusto ŝajne transprenis la taskon repagi parton de la ŝuldoj. Inter 1776 kaj 1797 ene loĝis duka administranto. La senjorejo restis rezervita al la duko mem. Kaj la duko ja uzis ĝin ĉar en junio 1777 la vajmara kortega ĉefpotfaristo Johann Friedrich Niedel komisiiĝis ripari ses fornojn. Pri tio ekzistas kolorigita plano (i.a. de la ĝardenoj).

Jam vintre de la sama jaro Johann Wolfgang von Goethe raportis pri restado en Thangelstedt antaŭ reiro al Großkochberg. Karlo Aŭgusto venigis en 1783 la mobilaron de la senjorejo de Thangelstedt (inklude de granda kaj fama pentraĵo montranta la patrinon Anna Amalia kun infanoj (de 1773; 237 cm × 213 cm; hodiaŭ en la posedaĵaro de Klassik Stiftung Weimar) en la nove konstruitan ĉasdomon Gabelbach apud Ilmenau.

Utiligis la kastelon en la 19-a jarcento du kamparanoj kiel grenejon. En aprilo 1918 akiris ĝin Siegfried Wilhelm Gabriel, barono de Groß. Post Turniĝo la Groß-oj reposedantis kaj startigis restaŭradojn. Post sinmortigo de la lasta ido Daniel von Groß en 2002 en Berno estiĝis kvereloj priheredecaj. En 2019 la maŝinkonstruinĝeniero kaj muzeeestro Timo Mappes akiris la tuton kaj ekigis vere modelan restaŭradon. Li kun la familianoj estas loĝanto enkastele. En 2023 estis finita la refaro de la origina horizontalprojekciaĵa dispono: ekz. per forigo de muroj, remalfermo de surmasonitaj fenestroj, refunkciigo de du kelaj fenestroj, forigo de mazuta provizejo (el la 1990-aj jaroj) kaj de enkelaj kloakaj tuboj.

Nuntempe ne tute tri kvaronoj de la objekto estas en la origina stato de 1681/82 respektive 1758. Entuziasmiĝinte en 2022 kaj 2023 la fondaĵo Deutsche Stiftung Denkmalschutz pretigis monrimedojn. En julio 2023 Mappes mem por sia engaĝiĝo ricevis la Turingian premion monumentprotektan.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Thangelstedt en la germana Vikipedio.