Kastelo Villaverde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Villaverde
burgo • nacia monumento de Hispanio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 0° 57′ U (mapo)42.220934-0.948654Koordinatoj: 42° 13′ N, 0° 57′ U (mapo) [+]
Kastelo Villaverde (Provinco Zaragozo)
Kastelo Villaverde (Provinco Zaragozo)
DEC
Kastelo Villaverde
Kastelo Villaverde
Situo de Kastelo Villaverde
Kastelo Villaverde (Hispanio)
Kastelo Villaverde (Hispanio)
DEC
Kastelo Villaverde
Kastelo Villaverde
Situo de Kastelo Villaverde

Map

vdr

La kastelo Villaverde [biljaBERde] estas mezepoka romanika kastelo situiĝanta en la municipo Luna, pli malpli 6 km for de tiu ĉi urbo, kaj oni povas bone vidi ĝin de la aŭtovojo kiu komunikas la urbeton Luna kun la urbetoj El Frago kaj Biel. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 10-a jarcento, du jarcentojn post la islama invado de la Ibera Duoninsulo, la Reĝlando de Pamplono kaj la Graflando de Aragono estis malgrandaj teritorioj minacataj de Al-Andalus. Por defendi ĝiajn limojn kun la saracenoj, multaj fortikaĵoj estis konstruitaj, kaj aliaj estis utiligitaj kaj modifitaj post lia konkero al la maŭroj. En la 11-a jarcento, la Reĝlando Aragono, post sia rekonkera antaŭeniĝo al la sudo en la lasta kvarono de tiu jarcento, fortikigis sian sudan limon por certigi la kontrolon de la teroj gajnitaj al la islamanoj. Dum tiu epoko novaj kasteloj kaj defendaj turoj multiĝis ĉie en la areo.

La limkasteloj de Aragono estis ĝenerale malgrandaj kaj konstruitaj ĉe strategiaj punktoj, defendante aliron al valoj, urboj, rivertransirejoj kaj gravaj komunikadvojoj. Ili estis limigitaj al malgranda enmurigita kunmetaĵo, el kiu eliris svelta turo, ĝenerale akompanita de ĝia romanika preĝejo, kiel tradicie oni faris tiam en la aragonaj kasteloj de kristana origino.

La nuna regiono Cinco Villas, en la provinco Zaragozo, estis landlima teritorio inter maŭroj kaj kristanoj inter la 10-a kaj la unuaj jaroj el la 12-a jarcento, hodiaŭ konservas plurajn el tiuj limkasteloj. Kelkaj estas en ruinoj, aliaj estis transformitaj de sia origina mezepoka fabriko kaj aliaj malaperis. Fortikigitaj lokoj kiel Ballesta, Biel, Biota, Hispaniés, Luesia, Obano, Sibirana, Sos, Uncastillo, VillaverdeYecra, inter aliaj, formis parton de la fortika limdefendo aŭ aragona "ekstremaduro" (limlando) kun la islamaj teritorioj de Al-Andalus.

La kastelo Villaverde estis konstruita pli malpli dum la sama epoko, kiel la kasteloj Obano kaj Yéquera kaj sekvis la tradician kristanan konstrumanieron de kastel-preĝejo en la regioneto Cinco Villas kaj en multaj aliaj partoj de la aragona teritorio dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj. [2]

Oni konstruis tiun ĉi kastelon per ordono de la aragona reĝo Sancho Ramírez apud la rivero Arba de Biel, kaj ĝi estis tute finita en la jaro 1092. Estas dokumentite, ke en la jaro 1097 la kastelo Villaverde apartenis al la aragona princo Alifonso, poste fame konata kiel Alfonso la 1-a, la Batalanto. En la jaro 1167 ĝi apartenis al la templanaj kavaliroj, kiuj defendis la vojon inter Biel kaj Luna. En la jaro 1320 ĝi apartenis denove al la reĝa familio de Aragono, ĉar ĝia posedanto estis alia princo nomata Alfonso. Dum la 14-a jarcento oni rekonstruis la fortikaĵon, kies aspekto restis pli malpli simila al tiu, kiun oni povas vidi nune. [3] [4]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo konsistas el dika muro, kiu enfermas ortangulan paradejon kaj kvadratan turon, kies eksteraj mezuroj estas ĉirkaŭ 10 metroj ĉiuflanke kaj ĝia alto estas iom pli ol 12 metrojn. Ĝi estas private posedata kaj barita. [5] [6]

Estas malgranda ortangula konstruaĵo, kiu ĉirkaŭas la turon sur du flankoj kaj parto de la tria enfermanta korton, en kiu estas sagofendoj kaj la korbeloj de tegmentejo; lia alteco estas malalta. El la korto oni eniras la turon tra tre mallarĝa pordo, duonronda ekstere kaj pinta interne. La interno estas tre morna, ĉar estas nur unu mallarĝa fenestro kaj malmultaj sagfendoj. Ĝi konservas du etaĝojn. La tegmento estis apogita per duonronda arko. Ĝi estas konstruita el ŝtonŝtono. Ĉie en la konstruaĵo ni trovas kaŝpasejojn, precipe en la dua etaĝo, kie la kreneloj estis perditaj. La turo estis ĉirkaŭita de ringo de muroj, kiuj ankoraŭ estas parte konservitaj, ĉefe en la oriento de la turo.

Ĝi estas parte en stato de ruino, sed la turo estas la plej bone konservita parto. Ĝi estis alirita tra malferma pordo en la orienta muro kaj sur la unua etaĝo. Ĝi konsistas el simpla duonronda dovela arko. Interne ĝi estis dividita en tri etaĝojn. Duonronda arko subtenas la lignan plankon de la unua etaĝo. La apartigo inter la unua kaj dua etaĝoj malaperis, kvankam kelkaj el la korbeloj, kie ĝi ripozis, estas konservitaj.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]