Kastelo de Ajkay-Nagy (Uraiújfalu)
La Kastelo Ajkay-Nagy de Uraiújfalu estas unu el la kasteloj en Hungario, en vilaĝo Uraiújfalu. Ĝi estas la plej impona konstruaĵo de la vilaĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La baroka kastelo estis konstruita en nekonata jaro, informoj mencias plurajn datenojn. En la 1890-aj jaroj la kastelo estis trakonstruita laŭ eklektiko. Depost la 2-a mondmilito ŝtatiĝo okazis, alivorte la ŝtato forprenis ĝin. Ekde 1949 la uzanto estis la ŝtata agrikultura entrepreno de Bábolna. Inter 1977-1980 la kastelo renoviĝis. La posedanto ankaŭ nun estas entrepreno de Bábolna, en la kastelo havas lokon oficejo, en la vilaĝo la entrepreno okupiĝas pri bredado de kokinoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa teretaĝa kastelo kun mansardo kaj keloj situas sola en mezo de parko. La fasado estas malsimetria, flanke bastionturo altiĝas.
Parko
[redakti | redakti fonton]La parko estis kreita same en nekonata tempo. Ĝi estas ankaŭ nun zorgata. En la parko troviĝas 12 diversaj Pinopsidoj kaj 25 falfoliaj plantoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2019-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]