Kastelo de Bükkösd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Bükkösd (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Petrovszky [petrovski]) estas baroka historia monumento en vilaĝo Bükkösd (Hungario).

Aerfoto pri kastelo de Bükkösd

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Petrovszky komencis konstrui la kastelon en 1787 laŭ planoj de aŭstra arkitekto. Post la 2-a mondmilito la lasta privata posedanto forlasis la landon, iom poste la kastelo ŝtatiĝis kaj ŝtata bieno uzis ĝin. En 1953 lernejo-edukejo pri knabinoj ekfunkciis, en la sekva jaro plenaj renovigaj laboroj okazis, poste denove en 1975. Depost la socialismo en 1997 ĉesis la edukejo, iom poste arkitekto aĉetis ĝin kaj faris la necesajn renovigajn laborojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj situas sola en parko, sed proksime bazlernejo troviĝas. La fasado estas simetria, la meza pli ornama parto kun grandaj fenestroj iomete reliefas. Meze la enirejo troviĝas, pli supre balkono. Malantaŭ la fasado 3 aloj ĉirkaŭas kvadratan korton. Tiuj aloj parte estas nur teretaĝaj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas protektata. La vizitebla parto etendiĝas en la lerneja korto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.