Kastelo de Kocsord

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Kocsord (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Tisza [tisa]) estas malnova konstruaĵo (tamen ne historia monumento) en Hungario, en vilaĝo Kocsord.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la historiistoj la loka bienulo konstruis tie burgon aŭ kastelon en la 15-a jarcento. Eble en la 18-a jarcento familio Tisza, poste familio Dégenfeld havis la kastelon. Pro diversaj geedziĝoj la nova posedanto estis denove la familio Tisza. En la sama loko tute nova kastelo estis konstruita inter 1908-1915 laŭ planoj de István Möller. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). Ĝis 2006 interne hospitalo funkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en protektata parko. La kastelo estas parte teretaĝa, parte unuetaĝa.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis kreita en la frua 19-a jarcento. Ĝi estis origine pli granda, ol nun. En la parko kreskas ekzemple Ordinaraj hipokastanoj (25 metrojn altaj), abioj, ruĝa kverko, Ginkgo biloba (28 metrojn alta), kampa acero (pli ol 120 aĝa), tigfrukta kverko, ulmoj, tilioj, juglandoj, tulipa liriodendro kun diagonalo 1 m, eŭropa taksuso, bukso, cipresacoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]