Kastelo de Kutas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Kutas (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Hertelendy [hertelendi]) estas hotelo kun 5 steloj, ankaŭ historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kutas.

Kastelo de Kutas

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis konstruita en la dua duono de la 19-a jarcento (laŭ alia informo jam en la sekva jarcento). La familio Hertelendy vivis en la kastelo ĝis 1951, poste ili tuj devis forlasi la kastelon. La sekva uzanto estis la loka ŝtata agrikultura farmobieno. Post jardeko la konstruaĵo estis somera labortendaro de la junularo (ili laboris en la ŝtata bieno). Depost la socialismo la kastelo restis malplena, en 1997 nova riĉulo aĉetis ĝin kaj li ene malfermis tristelan hotelon. En 2004 svislandano aĉetis la kastelon, kiu post 3 jaroj malfermis luksan hotelon.

Banejo de la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa konstruaĵo situas sola en granda parko laŭvoje inter vilaĝoj Kutas kaj Segesd. En la fasado la meza parto iomete reliefas, tie estas ankaŭ etaĝo.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis kreata en la 1920-aj jaroj. Ĝi estas nun ripozejo de la hotelaj gastoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]