Kastelo de Pálffy (Visegrád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Pálffy [pAlfi] en Visegrád estas unu el la kasteloj (ankaŭ historia monumento) en urbo Visegrád (Hungario), ĉe la danubo.

Kastelo de Pálffy en Visegrád

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la kastelo estis somerumejo de la aristokrata familio Pálffy konstruita laŭ romantika stilo. Ĝi konstruiĝis en la 1890-aj jaroj. Dum la socialismo ĝi estis sindikata somerumejo, poste en 2016 ĝi estis forvendita.

Dum la sindikata periodo ĝi estis kvazaŭ hotelo, kie la laboristoj somerumadis. Tiam en la ĉefkastelo estis 13 hotelĉambroj, en la servista alo 7 ĉambroj. Ekzistis ankaŭ naĝejeto interne, alia en la ĝardeno.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefkastelo[redakti | redakti fonton]

La kastelo situas en ĝardeno sur deklivo de monto. La fasado estas trietaĝa, dum altiĝas piramide. La plej supra etaĝo havas nur 2 fenestrojn kun balkono, la dua etaĝo havas jam 7 fenestrojn, la unua etaĝo 9 fenestrojn. La unua etaĝo meze havas portikon, pli supre teraso etendiĝas. Longa impona ŝtuparo kuras al la portiko el la strata enirejo. La teretaĝo parte estas kovrita per la menciita ŝtuparo, sed estas loko por fenestroj kaj enirejoj.

Servista alo[redakti | redakti fonton]

Parte duetaĝa, parte unuetaĝa servista alo situas ĉe la ĉefkastelo. En nekonata jaro ĝi estis pligrandigita. Inter la konstruaĵoj aparta putodomo estas videbla same laŭ romantikismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]