Kastelo de Sály

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Sály (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Eötvös-Gorove) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Sály.

Aerfoto pri Kastelo de Sály
Ekstera parto de la kastelo en Sály
Ekstera parto de la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Szepessy [sepeŝi] konstruis barokan kastelon, pri kiu la unua mencio okazis en 1779. En 1783 pro geedziĝo la nova posedanto estis familio Eötvös. En la 1830-aj jaroj la kastelo estis trakonstruita al klasikisma stilo. Inter 1837 kaj 1841 en la kastelo barono József Eötvös vivis kaj verkis signifan romanon. En 1868 la konstruaĵo estis plilongigita. En la frua 20-a jarcento la nova posedanto estis la familio Gorove. Ekde la 1960-aj jaroj la kastelo estas lernejo por handikapulaj infanoj, samtempe instituto por helpi la movojn al la handikapuloj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Tombomonumento en la parko

La unuetaĝa kastelo situas sola en mezo de parko. La konstruaĵo estas simetria kaj formas brikon. Meze en ambaŭ flankoj estas po unu reliefantaj partoj. Menciindas la arkadoj, sed tio mankas en la pligrandigitaj partoj. Estas interese, ke la enirejo troviĝas en la unua etaĝo, ĉar remparo kuras al la etaĝo.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas impona, konstante zorgata. En la parko situas ankaŭ tombomonumento konstruita en 1814. La surskribo estas: "dormas".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.