Kastelo de Tarnaméra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Tarnaméra (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Almásy [almAŝi]) estas historia monumento, ankaŭ muzeo en Hungario, en mezo de vilaĝo Tarnaméra.

Kastelo de Tarnaméra

Historio[redakti | redakti fonton]

La baroka kastelo estis konstruita en la 1780-aj jaroj. Ĝi estis trakonstruita en la 1870-aj jaroj. Depost la 2-a mondmilito la kutima historio okazis: post ŝtatiĝo bazlernejo funkciis interne. Post longaj jaroj la kastelo forlasiĝis, sed la municipo renovigis ĝin. Post forigoj de blankaĵoj sur la muroj aperis la malnovaj freskoj. La kastelo iĝis unusola muzeo pri polico ekde 1996.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la kastelo

La teretaĝa baroka kastelo kun keloj kaj mansardo situas sola en granda parko (Tamen tre proksime etendiĝas la nova lernejo). La kastelo formas brikon. La fasado estas simetria, la meza parto estas rizalito. Interne resume 32 ĉambroj troviĝas.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En 2002 la Hungara Polico aĉetis la plenan kolektaĵon. La ekspozicio prezentas historion de la hungara polico. Menciindas la tre riĉa uniforma ekspozicio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]