Kastelo de Zákányfalu
La Kastelo de Zákányfalu (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi] estas lernejo, historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zákányfalu.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko estis konstruita bienocentra domego en 1835. La familio Zichy trakonstruis ĝin inter 1911-1914 al kastelo. Ekde 1945 la kastelo estas bazlernejo de la vilaĝo.
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa konstruaĵo kun mansardo situas sola en parko laŭ la ĉefvojo. En mezo de la malsimetria fasado granda teraso reliefas, kiun 3 kolonoj tenas. Sub la teraso la ĉefenirejo funkcias, sed estas ankaŭ aliaj enirejoj en la aliaj flankoj. Interne restis origina la ŝtuparejo, la ĉambroj estas lernoĉambroj.
Parko
[redakti | redakti fonton]La parko restis ankaŭ nun valora. La aleo konsistas el 30 tilioj. Menciindas en la parko Ginkgo biloba, kaŭkaza abio, taksusacoj, tujoj, cipresacoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj