Kataban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katabano)
Kataban
8-a jarcento a.K.E. – 150
reĝlando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao: La regna teritorio de Kataban estas kolorigita verde

Kataban (arabe مملكة قتبان, latinliterigata foje ankaŭ Qataban) estis antikva regno en la teritorio de la nuna ŝtato Jemeno. Ĝia centro estis en la valo Bajhan. Kiel iuj aliaj regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĝi gajnis grandan riĉecon de la komerco de olibano kaj mirho, incensoj kiuj estas bruligataj ĉe altaroj. La ĉefurbo de Kataban estis nomita Timna kaj situis sur la komerca vojo kiu trapasis la aliajn reĝlandojn Hadramaut, Ŝeba kaj Ma'in. La ĉefa diaĵo de la katabananoj estis Amm, aŭ "onklo" kaj la popolo nomis sin la "infanoj de Amm".

Ĝi estis la plej elstara jemena regno en la dua duono de la unua jarmilo antaŭ nia erao, kiam ĝia reganto tenis la titolon de hegamonianto de Suda Arabio, Mukarrib (arabe مكرب, "unuiganto").

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Bronza leono kun rajdanto farita per la katabananoj ĉirkaŭ 75-50 antaŭ nia erao
la reĝlando Kataban (helblue) nelonge antaŭ ĝia falo en la 2-a jarcento - inter Himjaro okcidente, Ŝeba norde kaj Hadramaut oriente