Katakrezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La katakrezo[1] estas vortfiguro, kies uzo iĝis tiel ofta, ke la origine propra senco estas preskaŭ nesentebla. Katakrezo estas parto de la procezo de leksikiĝo: sufiĉe ofta katakreza senco ofte menciiĝas en vortaro, kiel unu el pluraj sencoj de vorto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemploj de katakrezo en Esperanto:

  • plumo en la senco de skribilo
  • piedo de tablo
  • folio de papero
  • dento de dentrado

Katakrezo ekzistas en diversaj lingvoj. Jen kelkaj ekzemploj en aliaj lingvoj:

  • en la franca lingvo, à cheval sur — laŭvorte, ĉevale sur — signifas “(sidi aŭ esti) ambaŭflanke de”.
  • en la germana lingvo, Flussbett — laŭvorte, riverlito — signifas la fluejon de rivero.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino katakrezo devenas de la helena termino κᾰτᾰ́χρησῐς katáĥrēsis, el κᾰτᾰ́ katá “kontraŭ, sub” kaj χρῆσῐς ĥrêsis “uzo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]