Katarina kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Katarina kaverno troviĝas en rokmuro de Dezerta ravino proksimume 6 km de urbo Blansko.

Katarina kaverno estas efika, nelonga kaverno kun eksterordinare grandaj spacoj kaj unika stalagmita ornamaĵo. Ties Ĉefa katedralo kun dimensioj 97 x 44 x 20 m estas ĉeĥa la plej granda alirebligita natura subtera spaco. La kavernon kreis nekonata subtera fluo, aliranta foje de nordoriento ĝis Dezerta ravino, nome en masivo de laĵanecaj kalkaŝtonoj de meza devono de moraviasilezia paleozoiko. En la suma longeco ĉirkaŭ 950 m kaj deniveligo 63 m la kaverno hodiaŭ kondukas tra montdorso nomata Rostro. En la subterejon kondukas monumentala natura gotika portalo kaj longa enirejkoridoro alkondukas vizitantojn en gigantan spacon – Ĉefan katedralon. Fortan impreson el la ampleksa subtera spaco potencigas grandareaj rokblokoj, falintaj el la plafono de la kaverno. Tiuj tie ĉi en fora pasinteco sepultis ĉion, eĉ karstan ornamaĵon. Eminentaj akustikaj ecoj de la spaco, similigantaj naturkatedralon, donas idealajn kondiĉojn por porokazaj koncertaj prezentadoj. Konsisto de ĉiu vizito estas almenaŭ mallonga prezentado de stereofona reproduktita muziko.

Malantaŭ Ĉefa katedralo sekvas Nova kaverno kun karsta ornamaĵo de unikaj formoj. En Ĉeĥio eblas nur en Palma bosko de Katarina kaverno ekvidi multnombran grupon de maldikaj kaj samtempe preskaŭ kelkaj metroj altaj bastonetaj stalagmitoj. Karsta pagodo kun oblikva bastoneto (stalaktito) estas silueto de Sorĉistino, kiu fariĝis simbolo de tiu ĉi pentrinda kaverno.

Lasta alirebla spaco estas per ŝtonegoj kovrita Katedralo de ĥaoso. Sed nealirebligitaj spacoj daŭrigas ankoraŭ malprosimen, en pli alte situantajn etaĝojn, en Kalcitan koridoron kaj Gehenon de Dante, la spacoj kun labilaj rokaj deŝutiĝaĵoj, kiuj estas vivdanĝeraj.

La enirejparto de Katarina kaverno estis konata jam de antaŭ longe kaj laŭ trovaĵoj en ties argiloj homoj ĉi tie vivis jam en paleolito. La kaverno ricevis nomon laŭ malgranda Katarino, kiu foje vojeraris inter grandegaj ŝtonegoj de Ĉefa katedralo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.