Kategorio-Diskuto:Dosieroj sen kialoj por justa uzo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Yekrats: @Lingveno: Mi pridubas sencon de tiu ĉi kategorio. Laŭ la informkesto, alvokatas "ne forigi tiun ĉi kategorion, eĉ se ĝi estas malplena", do povas ŝajni ke la malpleneco kaj manko de ĉia alilingva similaĵo ne estus argumento por pridubo. Sed laŭ la sama informkesto, "Tiu ĉi kategorio estas plenigata per la ŝablonoj (tiel ĉi, per troa -j) {{Sen kialoj por justa uzo}}", kaj tia ŝablono tute ne ekzistas. Ŝajnas ke la kategorio do tute ne povas ricevi ajnan enhavon, kaj ĉiam malplenos. En tia situacio ĝi tamen ne sencas. Mi deduktas ke la kategorio teorie celu dosierojn kiuj estas markitaj per ŝablono {{justa uzo}} sen sen klariga {{informkesto justa uzo}} ... sed ĉu ne sufiĉas enordigi tiajn dosierojn en la kategorion Dosieroj sen kopirajta ŝablono por problemaj kazoj? Mi volonte subtenas plian kategorion, se estas koncepto ke ĝi praktike uziĝu. Alikaze preferindas rezigni pri tro konfuziga abundo de malplenaj kategorioj. Ĉar vi du kontribuis pri la kategoria starigo, mi ĝojus legi opinion aŭ ideon de vi pri tio. Salutas ThomasPusch (diskuto) 17:38, 15 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Mi ĝenerale konsentas. Vi pravas. Laŭ mia vidpunkto, ŝablono Justa Uzo estas kopirajta ŝablono (sed laŭ mi malfortega kialo por inkluzivo). Preskaŭ ĉiam, ekzistas senkopirajta bildo en Vikimedio por uzi. Estus mia granda prefero por forigi bildojn sub justa uzo. Mi opinias, ke ŝablono Justa Uzo sen bona priskriba ŝablono estus eka kialo por forigo. -- Yekrats (diskuto) 17:03, 19 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde ne ĝustas la juĝo ke "preskaŭ ĉiam kiam uziĝas dosiero laŭ justa uzo ankaŭ ekzistas senkopirajta bildo en Vikimedio sambone uzebla". Male: Dosieroj laŭ justa uzo alŝutiĝu nur tiam kiam mankas (kaj kiam probable ĉiam mankos) tia senkopirajta bildo en Vikimedio. Tial vikipedioj sen justa uzo simple estas vikipedioj kun malpli da ilustraĵoj. Sed ilustraĵoj estas informo, kaj teksto sen kerna ilustraĵo estas malpli da informo. Multaj emblemoj neniam estos publika havaĵo, portretaj fotoj de jam mortintaj temuloj de biografioj, se ne jam faritaj per vikipediistoj, post la morto ne plu fareblas, maksimume fotoj de la tomboŝtono, sed tomboŝtono kaj foto de vizaĝo ne estas la sama informo, kaj ankaŭ fotoj de ekzemple infanaj aktoroj aŭ infanaj kantistoj, kiuj intertempe jam estas maljunuloj kaj ne plu personoj de publika vivo, povas esti pravigeblaj en biografia artikolo pri la infana fameco, ĉar la enhave grava infanaĝo de la persono intertempe same "formortis" kiom en la antaŭa ekzemplo la tute persono, kaj nun ne plu eblas fari liberan foton de la infano. Sed ĉi tie temas nur pri la konkreta kategorio, kiu sen funkcianta ŝablono neniam havos ajnan enhavon, kaj tial teknike sensencas. Mi proponas kopii tiun ĉi diskuterojn al la kategoria diskuto "bildoj sub Justa uzo", kaj poste forigi tiun ĉi kaj ankaŭ la same ne uzatan, same malplenan kategorion Bildoj kun disputita justa uzo. Alternativo estus diskutigi dubajn kazojn de misuzata interpreto pri justa uzo en Vikipedio:Forigendaj dosieroj, aŭ por vortumi pli neŭtralan titolon ol tiu-ĉi kiu jam antaŭpostulas forigon per la elkrio forigendas!, pli bone alternativa Vikipedio:dosieroj kun diskutata justa uzo farita samstile. Sed la du kategorioj ŝajnas al mi malpraktikaj. ThomasPusch (diskuto) 19:24, 20 jan. 2017 (UTC)[Respondi]