Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Hungaraj olimpianoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas preferinda, olimpiano aŭ olimpikano?

Jen mia persona impreso:

Pri olimpa dio, mi dirus "olimpano".

Pri atleto, kiu partoprenis/konkuris en Olimpiaj Ludoj, mi dirus ĝuste tiel: "partopreninto", "konkurinto", "ĉampiono" en/de Olimpiaj Ludoj. La formo "olimpiano" estas akceptebla kiel iaspeca ĵargono sportista aŭ de sportoŝatantoj - ne estas klare, kion ĝi vere signifas: ĉu ekzemple sporta burokrato nomiĝu "olimpiano"? "Olimpik-" miaimprese neniam vere enradikiĝis kaj lastatempe entute elmodiĝis. Mi do evitas tiun radikon. Filozofo (diskuto) 15:41, 23 nov. 2020 (UTC)

@Crosstor, Filozofo, Kani, kaj Sj1mor:
Olimpio (greke Ολυμπία) vere estas la oficiala esperanta vorto pri la sanktejo en antikva Grekio - klaras ke Olimpo estas mitologia loko tute aliloke en antikva Grekio, kie laŭ la mitologio vivis la helenaj dioj. Olimpiado estas simple tempointervalo, nome intervalo de kvar jaroj, laŭ kiuj orientiĝis la konataj sportaj ludoj kutime nomataj Olimpikoj (aŭ "olimpiaj ludoj") en antikva Grekio kaj en la moderna epoko. La lastatempe pli kaj pli uzata vorto "olimpianoj" por sportistoj aktivaj en Olimpikoj tamen estas dubinda: se "olimpano" estas simple rolulo de helena dio en la monta dia komunumo "Olimpo", "olimpiano" certe indikas homon forte enhave ligitan al la arkeologia loko Olimpio, ĉu antikvan pastron aŭ modernan historiiston aŭ muzeogardiston. Mi ne havas la impreson de Filozofo ke la esperanta vorto Olimpiko "lastatempe entute elmodiĝis", male, ĝi estas pli gramatike fleksebla ol la kunmetita vorto "olimpia ludo" - ekzemple la vortoj kaj titoloj olimpika torĉo, olimpika flamo, olimpika stadiono (Londone, Munkene, Moskve, Pekine ktp.), olimpika komitato signife pli praktikas ol kompliketaj vortumoj "torĉo de la olimpia ludo/olimpiaj ludoj", "flamo de la olimpia ludo/olimpiaj ludoj", "stadiono de la olimpia ludo/olimpiaj ludoj""komitato de la olimpia ludo/olimpiaj ludoj" - sed mi samoinias kun li ke pli bonas eviti la dubindan vorton "olimpianoj" por sportistoj en la modernaj olimpikoj.
Despli, ĉar strangas ke en nia vikipedio nur estas hungaraj olimpianoj, ne estas iuj kategorioj pri alilandaj sportistoj aktivaj en la olimpikoj, kaj ne estas ĝenerala kategorio "Olimpianoj".
Tial mi proponas, konforme kun aliaj uzoj de la adjektiva formo "olimpika" (vidu supre, interalie ankaŭ konforme kun la Kategorio:Hungaraj olimpikaj ĉampionoj = ormedalintoj, kiun same kreis Crosstor), ŝovon de tiu kategorio al nova titolo "Hungaraj olimpikaj partoprenantoj", kaj kreon de ĝenerala kategorio Q7039486 en vikidatumoj - "olimpikaj partoprenantoj" laŭ la nederlanda, germana, angla, dana, sveda aŭ "olimpikaj sportistoj" laŭ la hispana aŭ portugala, kvankam mi ne volas alvoki al nova projekto pri sistema kreado de pli ol 90 alilandaj kategorioj kaj pri permana meto de dekmiloj da tekstoj pri diverslandaj sportistoj al tiuj novaj kategorioj. Konsiderante la demandon "ĉu ekzemple sporta burokrato nomiĝu" tiel, la formo "olimpikaj sportistoj" laŭ la hispana aŭ portugala eĉ estas iom pli klara, kvankam kompreneblas ke burokrato ne vere "partoprenas" la sportadon, nur asistas.
Se estas sufiĉa konsento, mi proponas solvi la demandon ĉi-tie, ĉar por tio ekzistas diskutpaĝoj, alikaze eblus ankaŭ ŝovi la tutan diskuton al la ĝenerala vikipedia diskutejo, kio estus kroma peno, sed atentigus pliajn homojn. ThomasPusch (diskuto) 08:31, 15 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]