Katolika Altlernejo Vilmos Apor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Katolika Altlernejo Vilmos Apor estas signifa edukejo en Vác, kie instuas 127 pedagogoj kaj lernas 800 studentoj (en 2009).

Katolika Altlernejo Vilmos Apor en Zsámbék
Katolika Altlernejo Vilmos Apor en Vác

Historio en Zsámbék[redakti | redakti fonton]

En 1865 abatinoj alvenis el Svislando. Ili vivis en Zsámbék, kie en 1904 ili ricevis la vilaĝan kastelon. En la sekva jaro lernejo por fraŭlinoj ekfunkciis en la kastelo. Paŝo post paŝo en 1929 jam pedagogia altlernejo funkciis. En 1948 la komunista leĝo malpermesis tiun edukadon, en la kastelo poste agrikultura akademio funkciis. Ekde 1977 denove pedagogia (sed ŝtata) altlernejo estis en la kastelo. En 1993 la katolika eklezio kun la abatinoj rericevis la konstruaĵon. La altlernejo funkciis plu kiel katolika pedagogia altlernejo, la diplomo egalvaloris al ŝtata diplomo. En 1994 la 7 fakultatoj dikiĝis al 12 fakultatoj. En 2000 la altlernejo prenis la nomon de episkopo Vilmos Apor. Post 3 jaroj incendio okazis, oni konstatis, ke la kastelo ne plu estas konvena por edukejo.

Unu el la enirejoj en altlernejo en Vác

Historio en Vác[redakti | redakti fonton]

La altlernejo trovis liberajn konvenajn konstruaĵojn en Vác helpe de episkopo Miklós Beer, spite tion, ke en Vác jam longe funkcias alia katolika altlernejo. En 2004 la instruado startis. Estas interese, ke la altlernejo ne havas fakultatojn, nur institutojn.

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]