Árpád Skrabski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Skrabski
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1939 (1939-11-16)
en Budapeŝto
Morto 27-an de decembro 2009 (2009-12-27) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mária Kopp
Infano Fruzsina Skrabski
Okupo
Okupo sociologo • informadikisto
vdr

Árpád Skrabski, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Skrabski Árpád estis hungara informadikisto, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Mária Kopp, lia konata filino estis Fruzsina Skrabski.

Árpád Skrabski[1] naskiĝis la  16-an de novembro 1939(nun 1939-11-16) en Budapeŝto, li mortis la 27-an de decembro 2009 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Skrabski akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1963, poste li laboris en esplora instituto, pli poste en ministeria komputila centralo (1971–1974). Intertempe lio akiris licencon pri komputilado en 1970 en firmao Honeywell. Inter 1974–1988 li laboris en alia instituto, inter 1989–1992 li estis firmaestro, ekde 1992 institutestro. Li kandidatiĝis (CSc) en 1993 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome li instruis en Katolika Altlernejo Vilmos Apor kaj ekde la 1970-aj jaroj li partoprenis en esploroj pri sanaj kaj sociaj problemoj de la loĝantaro. Li edziĝis en 1965, lia edzino naskis 2 filinojn en 1974 kaj 1975. Li ricevis premion en 2008, poste ankaŭ postmorte.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A társadalombiztosítás kármegelőzési tevékenységét kiszolgáló információs rendszer fejlesztési előfeltételeinek felmérése, előkészítése. (1985)
  • Önkéntes kölcsönös biztosító pénztár : amit tudni kell. (kunaŭtoro, 1994)
  • Társadalmi tőke és egészségi állapot az átalakuló társadalomban. (2003)
  • A boldogságkeresés útjai. Az érett személyiségtől a kiegyensúlyozott párkapcsolatig (kun Mária Kopp, 2016)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio "Kopp–Skrabski" fondita en 2012

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]