Mariann Engrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariann Engrich
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1964 (1964-01-16)
en Budapeŝto
Morto 7-an de novembro 1996 (1996-11-07) (32-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo taekwondo athlete • sporta trejnisto
vdr

Mariann Engrich [engriĥ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Engrich Mariann estis hungara karateisto, tekvondisto, piedbatboksisto, trejnisto. Ŝia persona nomvarianto estis Marianna.

Mariann Engrich[1][2] naskiĝis la 16-an de januaro 1964 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de novembro 1996 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mariann Engrich akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo (Zsámbék), poste trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Kelkfoje ŝi estis ankaŭ stuntisto en filmoj, kie necesis speciala luktado. Ŝi mortigis sin eble pro neatendita malvenko.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Mariann Engrich ĝis sia morto estis luktosportisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis la unua en mondĉampionumo en 1987 kaj 1988 (tekvondo, lukto, respektive rompo), krome estis eŭropa ĉampiono en 1988 (piedbatbokso). En la lastaj jaroj ŝi estis ankaŭ trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]