Kaverno Chýnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Interno de la groto
Enirejo al la groto

Kaverno Chýnov (legu: kaverno Ĥinov) estas la plej granda bohemia kaverna sistemo, kreita en metamorfitaj, la tn. kristalikaj kalkŝtonoj, markataj pro sia atrakta aspekto ankaŭ kiel marmoroj.

La kaverno situas en monto nomata „Pacova hora“, 2,5 km nordoriente de vilaĝo Chýnov, proksimume 12 km oriente de urbo Tábor.

La kaverna sistemo sekvas direkton kaj ankaŭ krutan dekliniĝon de la kalkŝtona korpuso. Ĝi havas kelke da etaĝoj de subhorizontalaj koridoroj en direkto de tavoloj, kiuj estas transverse kunigitaj per tre krutaj ravinoj kaj kanaloj en tektonikaj perturboj. Ties suma longeco atingas 1170 m kaj altecdiferencon inter la enirejo kaj la plej profunda atingita spaco estas 74 m. Subtera rojo, hodiaŭ trafluanta tra la plej profunda etaĝo, kreis la kavernon per sia erozia agado. Per koloromezura eksperimento, te. per kolorigado de akvo en la kaverno per ĥemia substanco fluoreskeino, estis pruvite, ke la rojon en sia subtera vojo el la kaverno profunde sub la tero ankoraŭ subfluas proksima rojo nomata Chotčinský.

La enirejkoridoro de la kaverno komencas en rokkrutaĵo de eksa kamparana ŝtonminejo kondukante en krutan Schwarzenbergan koridoron. Sur ties tre kruta ŝtuparejo eblas malsupreniri tra Ŝtupoj de Diablo ĝis la subtera akvo. Horizontale en flankojn deflankiĝas pluaj koridoroj. Karstaj formacioj en la kaverno mankas, sed ties ĉarmon perfekte anstataŭigas nekutime komplikaj formoj kaj koloreco de la rokmuroj. Erozioj kaj premagado de la akvo – evorzoj, kreis en la muroj kaj la plafonoj diversspecajn volbojn, kaldronojn kaj kavaĵojn, nomataj evorziaj potoj, kies dimensioj estas ekde kelkaj centimetroj ĝis kelkaj decimetroj. Diversloke ili kreas plenajn seriojn. El la glataj muroj de blankaj kaj grizaj marmoroj aperas karakterizaj rokkulisoj aŭ malaperas en ili mallarĝaj kaj longaj tubformaj kanaloj. Tavoloj de la marmoroj estas miksiĝintaj per enmetaĵoj de verdetaj preskaŭ nigraj, diversloke rufaj amfibolitoj, metamorfitaj produktoj de pramontara submara vulkanismo. Tie, kie tiuj ĉi tavoloj trabatas la eroziajn potojn, estiĝis strukturoj vekigantaj ŝajnon de grandegaj ŝtonokuloj. Unu el ili, Okulo de Purkyně, fariĝis simbolo de la kaverno.

La unuaj spacoj de la kaverno estis malkovritaj jam en la jaro 1863 kaj jam ekde la jaro 1868 la kaverno estis iom post iom alirebligata. Tri generacioj de familio Rothbauer-anoj, kiuj administris ĝin ĝis la jaro 1961, kiam ĝi fariĝis posedaĵo de la ŝtato, meritis pri tio. Ankaŭ sekvantaj renovigoj de la subteraj trotuaroj kaj la ŝtuparejoj konservis romantikan manieron de la unua alirebligo – neregulaj ŝtonŝtupoj kaj lignaj balustradoj. Sole lumigo kaj sekurigo estas moderna.

Esploroj de la kaverno daŭrigis precipe en la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj poste dum la 50-aj ĝis la 60-aj jaroj. Signifajn malkovrojn de la ampleksaj, per akvo inunditaj spacoj faris speleoskafandristoj de Ĉeĥa speleologia kompanio en la jaroj 19821989.

Ankoraŭ antaŭ dudek jaroj la kaverno Chýnov estis preskaŭ nekonata kaj ĉiujare vizitis ĝin nur kelke da miloj de turistoj. Post ties renovigo ĝi iom post iom ĝi venis en konscion de publiko kaj hodiaŭ ĉiujare vizitas ĝin ĉirkaŭ 40 000 turistoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.