Kavernoj en Kotýz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pordego de Axamit

Kavernoj en Kotýz (legu: kavernoj en Kotiz) situas en deklivoj de monteto nomata Kotýz, 1 km sudokcidente de vilaĝo Koněprusy (legu: Konjeprusi), 5 km de urbo Beroun en Ĉeĥio.

La kavernoj en Kotýz – tio estas kelke da malgrandaj, sed arkeologie kaj historie eksterordinare signifaj kavaĵoj kaj rokpontoj.

Monteto Kotýz estis devena okcidenta rando de longa kalkŝtona montetdorso nomata Zlatý kůň (Ora ĉevalo). Nome ĝis komenco de la 20-a jarcento, kiam pro profunda ravino trahakis ĝin Imperiestra ŝtonminejo kaj en lastaj dekjaroj moderna Grandŝtonminejo Ŝtupoj de Diablo definitive apartigis ĝin per giganta kavo. En tiu ĉi ideala situo situis pramalnova burgejo. Ĝi apartenis al unuaj slavoj, sed homoj ĉi tie vivis jam antaŭ longe antaŭ ili, kion pruvas ĉi tieaj kavernoj.

Ĉi tie troviĝas kaverno En pordego, hodiaŭ propre jam nur grandega rokpordego – torso de la kaverno, kies plafono trafaliĝis ien profunden, en hodiaŭ jam nekonatajn kavaĵojn. Tiu ĉi romantika loketo situas en okcidenta terlango de Kotýz kaj de antaŭ longe ĝi mirigis kaj logis ne nur generaciojn de serĉistoj de trezoroj kaj de revuloj, sed ankaŭ seriozajn esploristojn arkeologiajn, historiajn kaj speleologiajn. El la tuta serio da tavoloj devenas dokumentoj pri loĝigo de tiu ĉi loko jam ekde paleolito. Sed en mitajn kavernojn ĉi tie ankoraŭ neniu trafosis sin. Tiu ĉi plej granda rokpordego de Bohemia karsto estis foje nomigita de Jaroslav Petrbok al Pordego de Axamit, por memoro de unu el prapatroj de arkeologiaj elfosaĵoj de tiu ĉi regiono kaj de tiu ĉi loko.

Nur kelke da dekoj da metroj oriente de Pordego de Axamit super rando de altaj rokmuroj volbiĝas neokulfrapa rokponto. Ties nomo estas Ponto de Jelínek, laŭ la nomo de aliaj arkeologiaj pioniroj.

Sed la plej signifa kaj la plej fama estas negranda, nur proksimume 8 m longa kavaĵo kun malgranda aperturo en la plafono – Truhava kaverno. Ĝi troviĝas denove nur kelke da dekoj da metroj pli oriente de Ponto de Jelínek. Arkeologo František Prošek, fosante en ĝi en la jaroj 19571958, malkovris tuj du pramalnovajn kaj ĝis nun nedifektitajn sidejajn tavolojn. Ili apartenis al magdalenaj ĉasistoj de boacoj (el paleolito), kiuj ĉi tie vivis proksimume antaŭ 8 – 12 mil jaroj. La ĉasista familio tiun ĉi loĝejon kun belega panoramo, turnita al suno kaj el kiu oni nur saltis por vivodona akvo de proksima rojo, reguligis nekutime praktike: al la kaverna portalo ili alkonstruis tegmenton kaj tiel ili pligrandigis sian loĝspacon de la kaverno al ia „kavernodomaĉo“. Ĝis hodiaŭ konserviĝis restaĵoj de ŝtona ebenigaĵo el la unua fazo de la loĝigo, kaj ankaŭ ŝtonblokoj por apogi lignajn kolonojn el la dua fazo, kiam la loĝspaco estis ankoraŭ pligrandigita. Prošek kun siaj helpantoj ĉi tie trovis ne nur kvanton de diversaj iloj, sed ankaŭ neatenditan surprizon – la unuan pruvon de paleolita arto el la teritorio de Bohemio! Per kungluigo de rompitaĵoj de ardezaj tabuletoj kun misteraj gravuraĵoj li kunmetis unue gravuraĵon de alpa kapro kaj poste ankoraŭ torson de kapo de ia uro kaj parton de gravuraĵo de harkovrita rinocero.

En ĉirkaŭaĵo de la kaverno ni povas viziti ankaŭ proksimajn kavernojn en Koněprusy, urbon Beroun aŭ burgon Karlštejn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.