Kazaroza
Aspekto
Kazaroza | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Казароза |
Originala lingvo | rusa lingvo |
Kina aperdato | 2005 |
Ĝenro | mistera filmo |
Kameraado | Sergey Trofimov |
Scenaro | Leonid Yuzefovich |
Filmita en | Moskvo |
Rolantoj | Oksana Fandera • Vladislav Galkin • Egor Beroev |
IMDb | |
Kazaroza | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Казароза |
Originala lingvo | rusa lingvo |
Origina lando | Rusio |
Ĝenro | Detektivo |
Kreita de | Alena Demjanenko |
Verkita de | Leonid Juzefoviĉ |
Aktoroj | Oksana Fandera • Vladislav Galkin • Egor Beroev |
Lingvo(j) | rusa lingvo, iom da esperanto |
Amplekso | |
Epizodoj | 3 |
Daŭro sen reklamoj | 52 minutoj |
Elsendo | |
Unua elsendo | 2005 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Kazaroza (ruse Казароза) estas televida filmoserio de Alena Demjanenko, surekranigo de samnoma romano de Leonid Juzefoviĉ[1]. En tiu filmo ne nur aŭdeblas frazoj en Esperanto, sed ankaŭ la tuta intrigo baziĝas sur vivo de esperantistoj en epoko de la dua Rusa revolucio[2].
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La enhavo de la filmoserio fakte laŭas la romanon, krom unu grava escepto: en la filmoserio estas alia mortiginto. La eventoj okazas en urala urbo en 1920 kaj 1975 jaroj.
En 1920 jaro en la urbon alvenas por gastrolo Zinaida Kazaroza. Sveĉnikov, eks-militanto de la Ruĝa armeo, invitas ŝin koncerti en la loka esperanto-klubo. Dum la koncerto Kazaroza mortas. Sveĉnikov komencas enketon. En 1975 li revenas al la urbo. Kaj tiam oni ekscias la nomon de la mortiginto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri la filmo ĉe Verda Filmejo (priskribo, fotoj, subtekstoj)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alexei Kuznetsov, Ekskluziva intervjuo kun Leonid Juzefoviĉ, fama rusa verkisto, versio en Esperanto aperis en REGO 6/2004.
- ↑ Aiko, Paradigmo de la moderna movado Arkivigite je 2018-03-23 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto@Brazilo, la 20-an de aprilo 2016.