Kaciko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaziko)

Kaciko (esperantigita el cacique) estas hispanigita kaj portugaligita vorto de la taina lingvo, curaca (kuraka) en keĉua lingvolonco kio signifas "kapon", estas termino kiu signifas estro de komunumo en Centrameriko, Sudameriko kaj Karibio.

La termino kaciko (cacique) en la taina lingvo signifas: "La respondeca Sinjoro aŭ Aŭtoritatulo de ĉiuj homoj". Ĝia deprenado en unusilabaj ideogramoj estas skribata: "Ka-Chi-Ka" kun la ripetata unusilabo "Ka" tre potenca por la lingvoj taino-karibaj, kiu signifas sendistinge: Homo kiel homa genro aŭ Sinjoro kiel Digneco. Ĝia antaŭhispana uzado ne distingis genron kaj estis aplikata al ambaŭ seksoj kiel ekzemploj estas la kaziko Tamana kaj Gaitana, ĝi estis aplikita de la hispanoj nur al kelkaj personecoj de la originaj centramerikaj, sudamerikaj kaj karibaj kulturoj, per tiu ĉi termino ili aludis al la povaj homoj. La hispanoj, kiuj konis tiun vorton en tiuj ĉi regionoj, erare uzis ĝin por aludi al tiuj kiuj havis pli da ekonomian povon (bestoj, kultivtereno kaj edzinoj).

Tiele ĝi estas uzata en Hispanio por aludi al tiuj kiuj havas la tutan povaron en vilaĝo aŭ distrikto ĉu sociekonomie kaj ankaŭ pri privataj vivoj, ĉefe dum la 19a jarcento kaj eĉ dum la unua duono de la 20-a jarcento koincide kun la unua epoko de la reĝimo de Francisco Franco. Poste dum la posta demokratia epoko tiu institucio malmodiĝis. Dum la dua duono de la 19a jarcento kaj ĝis la Diktatoreco de Primo de Rivera tiuj kacikoj eĉ decidis kiu venkos en la balotado per manipuladoj de la kalkuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]