Saltu al enhavo

Kebo de Tebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Κέβης εκ Θηβών
(430 a. K. - 350 a. K.)
La tabelo de Kebo, pentraĵo de Hendrick Goltzius.
La tabelo de Kebo, pentraĵo de Hendrick Goltzius.
Persona informo
Naskiĝo 430 a. K.
en Tebo, Grekio
Morto 350 a. K.
en Tebo, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo filozofo
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 5-a jarcento a.K.E.–4-a jarcento a.K.E. vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kebo de Tebo (latine: Cebetis Thebani) estis greka vegetarano, filozofo kaj disĉiplo de Filolao de Krotono la pitagorano, kaj Sokrato. Li estis samtempulo de sia sampatrujano Simiaso de Tebo (430 a. K. - 360 a. K.) kiu siavice estis disĉiplo de Sokrato. Li estas menciita en pluraj verkoj de Platono tiaj kiaj la 3-a Epistolo, Fedono kaj Kritono. Ksenofono diris ke li estis membro el la intima cirklo de Sokrato kaj ofta frekventanto de la hetajroj.

Lia verko "La Tabelo de Kebo" ankoraŭ pluvivas, sed oni kredas ke ĝi estas komponaĵo de aŭtoro vivinta en la 1-a aŭ 2-a jarcento post Kristo. Tri dialogoj, nome "Hebdome", la "Phrynichus", kaj la "Pinax aŭ Tabula" (ankaŭ konata kiel la Vojaĝo de la Homa Vivo) estas atribuitaj al li fare de Suido kaj Diogeno Laertio. La du lastaj perdiĝis kaj plimulto el la erudiciuloj neas la aŭtentikecon de la "Tabelo" surbaze de materia kaj parolaj anakronismoj. Filippo Alberici (1470-1531), itala humanisto, tradukis la verkon por donaci al la angla reĝo Henriko la 7-a, tamen, la manuskripto neniam atingis la manojn de la suvereno, kiun Alberici neniam havis la pleziuron konatiĝi.

Malsukcesinte en sia origina projekto, Alberici tial decidis prezenti ĝin al negrava patrono kaj tiele donacis ĝin al Joachim Bretoner, ekleziulo el la reĝa rondo. Por la okazo, li aldonis duan verkon al la originala enhavo de la kodekso kaj enmetis novan dediĉon. Bretoner poste forlasis Kembriĝon por vojaĝi al Italio, kaj ne kunportis la manuskripton - kiu tial restis en Anglio.[1]

Gravuraĵo de Kebo de Tebo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Fedono de Platono
  • Kritono de Platono
  • Filolao de Krotono (470 a. K. - 399 a. K.)
  • Sokrato (470 a. K. - 399 a. K.)
  • Ksenofono (431 a. K. - 360 a. K.)
  • Simiaso de Tebo (430 a. K. - 360 a. K.) greka filozofo kaj disĉiplo de Sokrato
  • Epikteto (55-135)
  • Eŭdokso de Ciziko (150 a. K. - 100 a. K.)
  • Diogeno Laertio (180-240)
  • Filippo Alberici (1470-1531) itala humanisto
  • Ambrosio de Morales (1513-1591) hispana historiisto, humanisto kaj arkeologo
  • David Kandel (1520-1592)
  • Johannes Opsopoeus (1556-1596) germana kuracisto kaj filologo
  • Thomas Howard (1585–1646), 14-a Grafo de Arundel
  • Klaŭdo Salmazo (1588-1653)
  • Agostino Mascardi (1590-1640) tradukisto de la Vivtabulo de Kebo
  • Matthäus Merian (1593-1650)
  • John Bunyan (1628-1688)
  • Cornelio Pepoli (1708-1777)
  • Luca Antonio Pagnini (1737-1814) itala religiulo kaj helenisto
  • Benedictus Gotthelf Teubner (1784-1856) germana libristo kaj fondinto de la Teŭbnera Biblioteko
  • Carlo Pepoli (1796-1881) itala erudiciulo, poeto kaj ĵurnalisto
  • Eduard Zeller (1814-1908) germana filozofo kaj protestanta teologo
  • Karl Praechter (1858-1933) germana klasika filologo
  • Kenneth Sylvan Guthrie (1871-1940) skota filozofo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]