Vladslo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Keiem)

Vladslo estas vilaĝo en la belga provinco Okcidenta Flandrio. Ekde 1977 ĝi estas parto de la urbo Diksmuide. Ĝi havas areon de 17,33 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 1200 personoj.

Blazono de Vladslo

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la deka jarcento jam estas mencio de paroĥo kun romanika kapelo, patronita de la genta Sankta Petro-monaĥejo.

Ekde 1119 la paroĥoj Beerst, Leke, Keiem (Diksmuide), Schore (Middelkerke) kaj Vladslo kune estis la distrikto Vladslo-Ambacht. La kvin turoj en la blazono de Vladslo memorigas tion.

Dum la 19-a jarcento estis konstruitaj lernejoj, monaĥinejo kaj maljunulejo.

La Afliktitaj Gepatroj de Käthe Kolwitz en la tombejo de Vladslo

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Vladslo dum la Unua Mondmilito komplete detruiĝis. Ĝi troviĝis apud la fronto, je la germana flanko. En loko sufiĉe for de la fronto (nomita Praetbos) estis milithospitalo kaj ripozejo por soldatoj. Tie nun estas germana milittombejo kun la bildaro La afliktitaj gepatroj de Käthe Kollwitz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]