Saltu al enhavo

Kenéz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kenéz estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. La loknomo signifas hungare (proksimume historie): estro aŭ komisaro.

Ĉefstrato de Kenéz

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas ne tro for de fervojo inter Veszprém kaj Szombathely laŭ traira flankovojo. Szombathely troviĝas 15, Sárvár 16, Budapeŝto 209 kilometrojn [1] Arkivigite je 2016-08-19 per la retarkivo Wayback Machine.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1217 laŭ tiama hungara ortografio Kynih. Vilaĝservoj estas la municipa administracio kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Sankta Nikolao el la 19-a jarcento.