Kerekegyháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kerekegyháza
Flago
Blazono
Areo 81 km² (8 100 ha)
Loĝantaro 6 437
Poŝtkodo 6041
Telefona antaŭkodo 76
Vikimedia Komunejo: Kerekegyháza
Retpaĝo: www.kerekegyhaza.hu

Kerekegyháza [kerekedjhAza] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kecskemét. La loknomo signifas hungare: ronda-eklezio. Oni trovis restaĵojn de ronda preĝejo, pri kio la urbo ricevis la nomon.

Situo

Kerekegyháza situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Lajosmizse troviĝas 16, Kecskemét 19, Budapeŝto 81 km.

Urbocentro de Kerekegyháza

Historio

La unua mencio devenis el 1323. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste ĝi estis simpla paŝtejo. La komunumo fondiĝis fare de bienulo Johano Farkas en 1856. La loĝantaro konsistis precipe el hungaroj kaj ŝvaboj. Apud la urbo sala lago troviĝas kun maloftaj kreskaĵoj. Parto de la kampoj apartenas al Nacia parko "Kiskunság".

Kerekegyháza ricevis la rangon urbo en 2001.

Vidindaĵoj

Fontoj