Keresztéte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keresztéte (kerestEte) estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Encs.

Blazono de Keresztéte

Bazaj informoj

Situo

Keresztéte situas en valo de rojo, laŭ la slovaka landlimo, fine de sakovojo. Slovakio troviĝas 2, Szendrő 24, Encs kaj Gönc po 30, Miskolc 65 km-ojn.

Historio

Dum la historio Keresztéte estis ĉiam malgranda vilaĝo. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. En 1972 la ŝtato deklaris la vilaĝon neevoluigota loko, sekve oni malpermesis konstruojn de novaj domoj. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj ne funkcias en Keresztéte.

Vidindaĵo