Keukenhof-muelejo
Etoso
(Alidirektita el Keukenhofmolen)
muelejo Keukenhofmolen | |
---|---|
loko: | Lisse, Keukenhof |
ŝtato: | Nederlando |
konstrujaro: | 1892 (translokigo dum 1957) |
formo: | okangula muelejo |
origina funkcio: | antaŭa poldera muelejo |
tipo: | platforma muelejo |
La Keukenhof-muelejo aŭ Keukenhofmolen (nederlande) estas platforma muelejo sur la tereno de la flora parko Keukenhof en Lisse (provinco Suda Holando de Nederlando). La muelejo origine staris en Scharmer, kie ĝi dum la jaro 1892 konstruiĝis kiel poldera muelejo. Tie ĝi staris kune kun aldona surtera muelejo.
Dum la jaro 1957 la muelejo estis translokigita al la tereno de la flora parko Keukenhof, kiel donaco de la Holanda-Amerika ŝipa linio. En la flora parko la muelejo nur havas dekoran funkcion. Ĝi povas plenfunkcie turniĝi kaj havas diametron de 17,90 metroj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- noto en nederlandlingva mueleja datumaro pri la nuna muelejo
- noto en la sama datumaro pri la origina mueleja lokiĝo en Scharmer
- informo en plia nederlandlingva mueleja datumaro Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 52° 16' norde, 4° 32' oriente